La
kulturo de ĉinaj manĝoj estas "sinteza arto", konsistanta
el kulinara arto, manĝaĵoj, servico, etiketo.
La ĉinaj pladoj renomiĝas per siaj koloroj, odoroj,
gustoj kaj formoj. Malvarmaj pladoj estas plej distingiĝaj pro siaj
formoj, en iluziaj pejzaĝoj kaj desegnoj, ekz. monto, akvofalo,
arbo, kiosko, domo, floro, fiŝo, birdo, besto ktp.
La nomo de ĉinaj pladoj havas tradician ĉinan trajton
kaj donas belan postguston. Interesa estas la nomo de la plado "Fluganta
drako ludas perlon". La materialo de la plado estas 2 angiloj,
unu estas farita en volvan formon post vaporumo, la alia, post forigo
de kapo kaj vosto, estas delikate distranĉita kaj farita en knelon.
Post vaporumo, ĝi estas metita meze de plado. Laŭ la formo oni donis
al ĝi la menciitan nomon; ankaŭ interesa estas la nomo de la plado
"Ok feoj trairas la maron". La plado estas farita el ok-specaj
materialoj kiaj ŝarknaĝilo, holoturio k.a. post kuirado kun supo
el kokaĵo.
Hoteloj,
restoracioj, kafeterioj troviĝas en la tuta Ĉinio, precipe en mezajn
kaj grandaj urboj oni povas ĝui manĝaĵojn kun diversaj gustoj, inkl.
tiujn viando, vegetalo, kaj kukon, kaĉon... Antaŭ en famaj alilandaj
urboj prosperas ĉinajn restoracioj, kun multaj klientoj.
Post miljara evoluo, en Ĉinio formiĝis aparta kulturo
de manĝoj. En malsamaj lokoj oni preparas pladojn el malsamaj materialoj
kaj spicaĵoj kaj per malsamaj kuirmetodoj, do formiĝis malsamaj
kulinaraj stiloj el pladoj kun apartaj gustoj. Inter ili la plej
famaj estas la 8 jenaj: la pladoj Shandong-aj, Sichuan-aj, Guangdong-aj,
Fujian-aj, Jiangsu-aj, Zhejiang-aj, Hunan-aj kaj Anhui-aj. Ili ĉiuj
havas siajn proprajn trajton kaj guston. Kaj la 8 kulinaraj stiloj
— longan historian kaj apartan karakteron, dependante de la geologia
medio, klimato, riĉfonto kaj manĝkutimo.
Detalaj raportoj pri la 8 kulinaraj stiloj de ĉinaj
pladoj estos legeblaj.
|