Kiu
povas kredi, ke tiuj ĉi pladoj estas faritaj el toŭfuo, amorfofala
amelo kaj aliaj legomoj? Ili similas al pladoj faritaj el veraj
fiŝo kaj viando ne nur aspekte, sed ankaŭ guste. Jen ĉinaj vegetalismaj
manĝaĵoj.
Ĉinaj vegetalismaj restoracioj donas grandan atenton ne nur al la
gusto de siaj pladoj, sed ankaŭ al la medio de siaj ejoj. Pere de
tiu ĉi artikolo mi invitu vin kune viziti la vegetalisman restoracion
Putiyuan.
La Red.
La
restoracio sidas sudoriente en Pekino kaj najbaras al la pitoreska
parko. Je la unua vido mi misprenis ĝin templo. En ĝiaj tri kortoj
kun grizaj muroj verdas plantoj, sub la alero de la domoj pendas
ruĝaj lanternoj. La restoracion kun antikveco regas agrabla budhisma
muziko.
Ĉar
la mastro de la restoracio kredas je la tibeta budhismo, la dekoracio
de la restoracio portas koloron de la tibeta budhismo; ĉar tie estas
ejo por budhistoj manĝi kaj fari religian riton, la restoracio liveras
ne nur vegetalismajn manĝaĵojn, sed ankaŭ budhistan teon kaj aliajn
temantajn pri budhisma kulturo. La restoracio sin malfermas al la
tuta socio.
La
tri kortoj de la restoracio havas ĉiu sian propran funkcion. En
la antaŭa korto servas tetrinkejo kaj manĝejo. La budhista teo de
la restoracio estas unika en Pekino. Majstro Xie Yiyuan laboranta
ĉi tie estas vaste konata en Pekino kiel reĝo de vegetalismaj manĝaĵoj
kaj ege lertas en teoceremonio. Unufoje li povas prepari 7 specojn
da teo. Bonzoj de Pekino ofte venas ĝui teon. La budhista teo utilas
al vidado kaj aŭdado. Oni povas pasigi tutan posttagmezon ĉi tie
trinkante teon kaj frandante diversajn kortegajn kukojn kaj vegetalismajn
kolazionojn.
La
meza korto estas eksponejo de budhisma kulturo. Meze staras budha
halo, kie oni kultas la tri okcidentajn sanktulojn de budhismo.
Antaŭ la halo belas floroj omaĝe al la budho. Oni lavas la manojn,
demetas la ŝuojn, faras voton kun la manoj kunpremitaj kaj poste
prezentas freŝajn florojn al la budho.
En
la malantaŭa ĝardeno prosperas 430-jara soforo, nomata Svatanta
Arbo, kiu benas kaj protektas feliĉan edzecon. En antikveco, tiuj,
kiuj deziris feliĉan edzecon, ligis ruĝan ŝnuron kaj benopetan tabuleton
al branĉoj de tiu ĉi soforo, ripetante en si la nomon de la amato.
Tiele realiĝos la deziro. Ankaŭ nun la arbo kaj balustrado ĉirkaŭ
la arbo estas plenaj de ruĝaj benopetaj tabuletoj. La petantoj devas
3-foje rondiri sur la vojo pavimita per rulŝtonoj ĉirkaŭ la soforo
kaj poste faras voton kun sincereco starante sur antikva ŝtono sub
la arbo. Se oni skribas la nomon sur la benopetan tabulon, pendigos
ĝin sur la arbo, oni ĝuos feliĉan kaj longtempan edzecon.
Vizitinte
la kortojn, ni venu al ĝia malgranda manĝejo kun Dunhuang-a fresko
ĉirkaŭe sur muroj kaj kune ĝuu kelkajn tieajn vegetalismajn pladojn.
La vegetalismaj manĝaĵoj de la restoracio
kunfandas belecon, bongustecon kaj delikatecon. La tieaj kuiristoj
lertas en preparado de menuo de pli ol cent pladoj el toŭfuo, amorfofala
amelo, fungo kaj aliaj legomoj. Plej gravas, ke vegetara dieto utilas
al la sano.
"Fiŝo
en supo" kun Sichuan-aj trajtoj estas farita el vegetalaj materialoj
laŭ la tiea sekreta recepto. La plado kun sojfabaj ĝermoj kaj pecetoj
de laktuko sufiĉe infuzitaj en delikata kaj pika supo estas vaste
ŝatata.
"Dongpo-viandaĵo" el toŭfuo
en ora koloro kun sekigita brasiko kaj taro estas bongusta je vianda
odoro kaj legoma delikateco.
"Vegetala
korbeto de Qianlong" estas farita el ŝelo de melono aŭ oranĝo
farĉita per diversaj legomoj kaj vegetala ŝinko. Somere la korbeto
estas el melono kaj vintre — el oranĝo. La plado apetiton vekas
ne nur pro bela formo, sed ankaŭ aromo de legomoj kaj frukto.
La tieaj kukoj, kvankam sen ovo, tamen
kun densa odoro, estas faritaj el glueca rizo per originala tekniko.
Ili ĉiuj jam estas artaĵoj. Ekz., tiu ĉi kuko estas delikate skulptita
kiel longeviva maljunulo.
En la korto kun antikveco oni aŭskultas
budhisman muzikon, aprecas tradiciajn freskojn kaj manĝas vegetalismajn
frandaĵojn, trinkante freŝan fruktosukon aŭ bieron sen alkoholo...
Jen aparta ĝuo en la vegetalisma restoracio Putiyuan.
Adr.: 10-16# Heiyaochang-strato
Xuanwu-distrikto, Pekino
Tel.: ++86-10-63557348/63546155/63542889
|