
En Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas 18 originalaj moroj.
Flormanĝado estas unu el ili. Lokanoj prenas freŝajn florojn ne
nur kiel ornamajn plantojn, sed ankaǔ kiel manĝaĵon. Preskaǔ ĉiuj
manĝeblaj floroj estas enlistigitaj en ilian menuon.
 Ĉinaj
botanikistoj konfirmis, ke en Yunnan estas pli ol 2500 specoj da
sovaĝaj plantoj, inter kies floroj multaj manĝeblas, ekz. kapokfloro,
orkideo, jasmena floro, rododendro, magnolio k.a. Yunnan-anoj amas
florojn kaj domaĝas florojn baldaǔ velkontajn. Antaŭ ol forpasas
florperiodo, knabinoj venas kun korbo sur la dorso al monta deklivo.
Kantante montkanton ili kolektas manĝeblajn florojn por fari el
ili diversajn pladojn.
En taj-aj restoracioj oni povas trovi pladojn el floroj
kun bela nomo. En aprilo de 2005 mi vizitis la Xishuangbanna-an
Taj-an Aǔtonoman Subprovincon kaj en bambua domo en taj-a stilo
ĝuis bankedon el floroj kaj persone spertis ilian apartan kulturon
pri flormanĝado.
 Mi
sidis ĉe bambua tablo plena de diversaj pladoj el floroj en koloroj,
kiaj fajroruĝa, jadablanka, orflava kaj blua. El ili troviĝis kapokfloro
fritita kun faboj, salato el freŝaj pirfloroj, floroj miksataj kun
pipra misoo, kuiritaj baŝofloroj ktp. Tradiciaj taj-aj manĝaĵoj
plejparte estas preparitaj kun vinagro, pipro kaj aliaj kondimentoj
en densa gusto, tamen iliaj pladoj el floroj kun natura gusto akcentas
siajn aspekton kaj koloron.
 En
Yunnan-provinco vivas 26 nacimalplimultoj. Ili ĉiuj havas kutimon
de floromanĝado.
Fakte, floroj ne nur estas manĝeblaj legomoj, sed ankaǔ
havas kuracan efikon. Kamelia floro efikas por kuraci pulmo-febron
kaj hematemezon, montzingibra floro efikas por sanigi stomakon kaj
lienon... Floroj konsistigas duonon de atlaso pri drogherboj, kaj
pli ol 50% de tiuj floroj estas ofte manĝataj de nacimalplimultoj.
|