Escepte de islamaj nacimalplimultoj, preskaŭ ĉiuj nacimalplimultoj
de Ĉinio havas sian propran drinkmanieron en gastigado. Dum drinkado
nacimalplimultanoj montras plenan respekton al maljunuloj. Tion
pruvas jenaj ekzemploj de drinkmaniero en gastigado de la nacimalplimultoj.
Mjaŭ-nacio
Kiam gastoj venas al Mjaŭ-a vilaĝo, vilaĝanoj baras
la vojon kun vino. Troviĝas 3-5 baroj sur la vojo, kaj la lasta
estas antaŭ la vilaĝa enirejo. Ĝenerale ĝi estas malgranda ligna
turo. Virino en festa kostumo kaj maljunulo en antikva stila vesto
prezentas al gastoj unu post alia vinon per bovkorna taso. Tiam
gasto nepre ne prenu la tason, alie li devas eltrinki la tutan tason.
Oni prezentas vinon unue al pliaĝuloj. Por mjaŭ-oj pro nerespekto
al grandaĝuloj estas plej hontinda ago.
Korea
nacio
Homoj de juna generacio de la Korea nacio ne povas
drinki antaŭ homoj de maljuna generacio. Se la lastaj permesas drinkigi
ilin, ili por esprimi dankon devas akcepti la tason per la du manoj,
sin turni malantaŭan kaj trinki. En hejmo de korenacianoj, membro
de plej maljuna generacio el la ĉeestantoj kaj gastigantoj sidas
en honora loko. Junaj virinoj devas ĉeesti ĝin la fino por aldonado
de pladoj, vino kaj teo.
Ji-nacio
Kiam Jioj drinkas kune, vintasoj estas metitaj laŭ
aĝoj de drinkantoj. Unue juna kaj saĝa junulo prezentas vinon al
maljunulo. Li antaŭen iras grandan paŝon per la dekstra piedo tenante
la tason per la du manoj kaj kurbigante la korpon, iom maldekstren
turnas la kapon por ne rigardi la maljunulon. Kaj tiu diras kun
humileco: "Pardonon, junulo, mi ne povas stariĝi", aŭ
"Mi pruntu al vi la tason". La junulo devas tuj eldrinki
la vinon, starante. Estas popoldiro: "Vino apartenas al maljunuloj,
viando al junuloj". Tostado komenciĝas nepre unue al maljunuloj.
Maŭnan-nacio
En hejmo de Maŭnan-oj, la gastoj sidas sur la honora
loko, gastigantoj devas verŝi vinon kaj prezenti pladojn unue al
gastoj. Antaŭ ol trinki vinon, gastoj devas gutigi iom da vino sur
teron per fingropinto aŭ manĝbastonetoj. Tio signifas respekton
al prauloj de la gastigantoj. Poste gastoj kaj gastigantoj tostas
reciprokante bondezirojn. Kiam junuloj satiĝis, ili devas diri al
gastoj antaŭ ol forlasi la tablon: "Bonvole manĝu malrapide!"
Maŭnan-nacio ne manĝas pladojn dum drinkado kun gastoj. Ili akcentas
harmonian kaj varman etoson. Kiam konatoj renkontiĝas survoje, ili
aĉetas botelon da vino, kaŭras ronde kaj laŭvice trinkas el la botelo
unu post aliaj.
Ĉjang-nacio
Ĉjang-nacio havas specialan drinkmanieron. Ili metas
unu urnon da vino meze de la ĉambro, ĉiuj ĉirkaŭas ĝin kaj drinkas
vinon per longaj kaj maldikaj bambustangoj. Antaŭ drinkado mastrino
faras salutvortojn kaj dum drinkado estas kantoj kaj dancoj. Kiam
la vino en la urno estas eldrinkita, oni aldonas plie.
|