Ĉinio, hejmloko de teo, havas kelkmiljaran historion de kulturado,
produktado kaj trinkado de teo. Teo estas plej populara trinkaĵo
kiel kafo kaj kakao en la mondo.
Antaŭ multaj jaroj ĉinoj komencis trinki teon kaj rigardis
tetrinkadon kiel ĝuon. Homoj de diversaj lokoj, ĉu sudaj aŭ nordaj,
ĉu urbaj aŭ vilaĝaj, ŝatas trinki teon en geedziĝa ceremonio, gastigado
kaj renkontiĝoj de parencoj kaj amikoj, vojaĝado kaj post vintrinkado
por refreŝigi la cerbon, forigi malĝojon kaj dormemon. Tetrinkado
riĉigas homan vivon.
Ŝati
tetrinkadon ne signifas scipovi tegustumadon, kiu estas kulturo
kaj arta ĝuo. Ĉina filozofo diris: "Havi kaj scipovi gustumi
bonan teon estas ĝuo." Ĉina tearto akcentas tespecojn, bonkvalitan
akvon, trinkilaron, infuzmanieron, lertecon de gustumado kaj trinkmedion.
Ĉina teo kun pli ol 2000 specoj estas dividita en 6
kategoriojn: bruna, verda, nigraverda, flava, blanka kaj nigra.
Ili kun malsamaj aspektoj havas siajn proprajn aromon, guston kaj
funkcion. Ĝenerale oni elektas tefoliojn laŭ iliaj aspekto kaj kvalito,
t.e. freŝeco, grandeco kaj koloro de tefolioj, aromo, gusto, koloro
kaj klareco de infuzaĵo. Por havi bonan teon gravas ne nur bonaj
tefolioj, sed ankaŭ delikata prilaborado.
Ĝenerale
akvo por infuzi teon devas esti mola, ekz. fontakvo, akvo el degelinta
neĝo, pluvakvo kaj riverakvo. Kranakvo en urboj entenas relative
multe da klora jono, kiu influas la koloron kaj guston de teo. Tial
oni devas trakti kranakvon antaŭ ol uzi ĝin por infuzi teon. Ankaŭ
la temperaturo de akvo estas tre grava por infuzi teon. Ĝenerale
oni infuzas altklasan teon per 85-grada aŭ 90-100-grada akvo. Tempo
por infuzi teon dependas de temperaturo de akvo. Ĝenerale la infuzado
bezonas 4 minutojn per 85-grada akvo, 3 minutojn per 90-grada akvo
kaj 2 minutojn per bolanta akvo.
Oni kutimas infuzi junajn tefoliojn en glaso por apreci
tekoloron. Ĝenerale oni ŝatas uzi kruĉon kaj tason el purpura kaolino
aŭ blanka porcelano por prepari aŭ teni teon. La maniero infuzi
teon estas: Unue meti akvon ĝis triono de la ujo, tuj poste elverŝi
la akvon por purigi la tefoliojn kaj fine plenigi la ujon per akvo
kaj forigi ŝaŭmon kaj la teo estas preta.
Gustumante
teon oni taksas ĝin laŭ ĝia aromo, koloro kaj gusto. Bona verda
teo devas esti aroma, klare verda kaj bongusta.
Por tetrinkantoj estas akcentata medio kaj etoso. Kia
agrablaĵo estas, se oni kun kelkaj amikoj tetrinkus, ludus liuton,
improvizus poemojn en tetrinkejo ĉe monto aŭ rivereto, kiu estas
dekoraciita per kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, delikataj teservicoj
kaj floroj.
Ĉinio havas 56 naciojn kaj ĉiu nacio havas sian propran
manieron de tetrinkado. Nuntempe la plej furora estas Gongfu-teo
kaj butera teo.
Ĉinaj tearboj kreskas ĉefe en montaj regionoj trafluataj
de riveroj kun taŭga sunlumo kaj humida klimato, fekunda grundo,
freŝa aero kaj densa nebulo.
Ĉinio havas pli ol 600 famajn specojn de teo.
|