 En
la lastaj jaroj aperis en Pekino pli kaj pli multe da okcidentaj
restoracioj kaj restoracioj de okcidentaj tujmanĝaĵoj. Laŭ nekompleta
statistiko, en Pekino estas pli ol 600 okcidentaj restoracioj inkluzive
de tiuj en hoteloj. Sube ni konigos al vi kelkajn el ili.
Moskva
Restoracio
 La
restoracio en 135# Xizhimenwai-strato en Xicheng-distrikto de Pekino
havas historion de ĉirkaŭ 50 jaroj. La restoracio fame konata pro
manĝaĵoj rusgustaj liveras ankaŭ manĝaĵojn de gustoj brita, franca,
germana kaj itala. Tie oni ĝuas ne nur bongustajn frandaĵojn, sed
ankaŭ imponan kaj luksan konstruan stilon, originalan rusan muzikon
kaj ridetojn de servistoj en naciaj vestoj.
La 1300-kvadratmetra restoracio kun kelkaj salonoj
kaj 8 separeoj povas gastigi samtempe 600 personojn. Tie oni povas
okazigi bankedon, geedziĝan ceremonion, gazetaran konferencon pri
produktaĵoj kaj komercan kunvenon.
Tel.: (86) 010-68316677-2670
Restoracio
Maksimo
 La
restoracio situas en 2# Okcidenta Chongwenmen-strato en Chongwen-distrikto
de Pekino. En la restoracio dekorita per lignaj gravuraĵoj, lucernoj,
murlampoj kaj kristalaj fenestroj, laŭ stilo de Maksimo en Parizo,
oni sentas sin kvazaŭ en franca kortego de la 19-a jarcento. En
la restoracio estas ne nur kopioj de pentraĵoj de Luvro de Parizo,
sed ankaŭ tiuj de la Imperiestra Palaco de Pekino.
Krom kuirejestro Alan el Francio la restoracio havas
ankaŭ du pekinajn majstro-kuiristojn, pekinan majstro-kukiston kaj
aliajn kuiristojn trejnitajn en Parizo.
En la restoracio troviĝas halo, kafejo kaj 10 salonetoj.
Tie oni povas aranĝi bankedon 300-homan aŭ 500-homan koktelan festenon
aŭ memservan manĝadon. Krome la restoracio havas kukejon, kies kukoj
renomiĝas en Pekino pro siaj multaj specoj kaj bona kvalito.
Tel.: (86) 010-65121992
Restoracio
Danielo
 La
itala restoracio Danielo troviĝas en la Pekina Internacia Klubo,
21# Jianguomenwai-strato en Chaoyang-distrikto de Pekino. Tie oni
povas ĝui ne nur bongustajn manĝaĵojn, sed ankaŭ romantikon de antikva
Romo.
La dekoro de la restoracio portas italan guston. La
murornamaĵoj kaj plankaj brikoj estas pentritaj en delikata koloro
kaj sur freskoj kaj menuoj temas pri belaj rakontoj pri Biblio.
En lumo de lustroj la palisandraj mebloj, ruĝaj vinoj sur bretaro
kaj apogseĝoj en antikva stilo spiras antikvecon kaj misterecon.
Danielo estas unu el la plej bonaj italaj restoracioj
en Pekino kaj ankaŭ plej bona por gustumi freŝan trufon. La restoracio
kun du partoj interna kaj ekstera estas ankaŭ ideala loko por komerca
kontaktiĝo.
Tel.: (86) 010-64606688
Restoracio
Atena
 La
greka restoracio Atena situas en 1# Xiwujie-strato de Sanlitun en
Chaoyang-distrikto de Pekino najbare al la ambasadorejoj hispana
kaj germana. Ĝi, liveranta ĉefe frandaĵojn grekgustajn, servigas
ankaŭ kafejon kaj bufedejon.
La restoracio kun areo de 300 kvadrataj metroj havas
80 sidlokojn. Tie oni povas gustumi originalajn grekajn manĝaĵojn
kaj rostaĵojn. Krom bongustaj frandaĵoj la klientoj povas ankaŭ
ĝui la dekoron grekstilan, tradiciajn artaĵojn, librojn kaj fotojn
de Grekio. Tie okazas neregula ĉina-greka kultur-interŝanĝa aktivado.
Tel.: (86) 010-64646036
Restoracio
Schlotzsky
 Situanta
en Yingke-centro en 2#-A Gongtibeilu en Chaoyang-distrikto de Pekino,
la restoracio liveras ĉefe usongustajn manĝaĵojn, kiaj sandviĉoj,
salatoj kaj supo. Vespere kiel bufedejo kun muziko ĝi estas ankaŭ
amuzejo de gejunuloj.
Tie la panoj, sandviĉoj kaj picoj estas la plej ŝatataj.
Tel.: (86) 010-65393922
Kafejo
Tero-Patrino
 La
kafejo en 1# Baijiazhuanglu en Chaoyang-distrikto de Pekino havas
areon de 1300 kvadrataj metroj. La dekoracio de la kafejo temas
pri tropika pluvarbaro. En la kafejo oni povas vidi altajn arbojn
kaj versimilajn elefantojn kaj orangutangojn kaj ĝuas harmonion
de homo kaj naturo.
Prenante bifstekon kiel ĉefan pladon, la kafejo liveras
ankaŭ frandaĵojn kun itala kaj franca gustoj, kiaj supo el cepoj,
itala supo el legomoj, diversaj panoj, hamburgeroj, sandviĉoj, spagetoj
kaj picoj.
Tel.: (86) 010-65031099
|