
La provinco Hunan situas en la suda parto de la meza baseno de Yangzi-rivero.
Tie la klimato estas milda, pluvo abunda, grundo fekunda, kio estas
tre favora por grenproduktado kaj kresko de fiŝoj kaj legomoj. La
provincanoj tre ŝatas manĝi kapsikon kaj ofte spicas pladojn per
pikloj kaj kapsiko.
 Influate
de la specoj de produktaĵoj, popolaj moroj kaj naturaj kondiĉoj,
la Hunan-a gastronomio havas tri stilojn de kuirarto.
La
unua estas tiu de orienta Hunan, furora en la regiono ĉirkaŭ la
provinca ĉefurbo Changsha. Tie oni akcentas riĉan enhavon kaj belan
aspekton de pladoj kaj strebas al harmonia intermiksiĝo de koloro,
odoro, gusto, ujo kaj kvalito. La dua stilo troviĝas en la norda
Hunan, ĉefe en Changde kaj Yueyang. Tie oni multe uzas akvoproduktojn
kaj akvobirdojn. La tria karakteriziĝas per pladoj el montaj kreskaĵoj.
La tri stiloj estas kaj originalaj kaj interdependaj
formante abundajn konsistojn de la gastronomio. Sed unuvorte, la
Hunan-a gastronomio karakteriziĝas ĉefe per acida kaj akra gustoj.
La Hunan-a gastronomio havas longan historion. En antikva tombo
antaŭ 2000 jaroj en antauŭrbo de Changsha, arkeologoj trovis ostojn
de fiŝo, porko kaj bovo, kaj ankaŭ misoon, vinagron, peklitajn fruktojn
kaj legomojn. Changsha estis grava politika, ekomonia kaj kultura
urbego en feŭdaj dinastioj, kaj la tiea kuirarto rapide progresis
kaj formis kompletan kaj originalan gastronomion, unu el la ĉefaj
gastronomioj de Ĉinio.
|