"Pontopasaj
rizvermiĉeloj" estas unu el la plej vaste ŝatataj manĝaĵoj
de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj havas historion de pli
ol 200 jaroj.
Ĝenerale, en suda Ĉinio oni pro klimata kaŭzo kulturas
rizon. El rizo oni muelas farunon kaj el faruno faras vermiĉelojn.
Por preparado de rizvermiĉeloj oni havas plurajn metodojn,
ekz. kuiri, friti kaj salati. Kompreneble, la plej fama estas kuirado.
La nomitaj rizvermiĉeloj devenas de bela popola rakonto.
Antikve, en gubernio de suda Yunnan-provinco loĝis intelektulo.
Por lerni sen alies ĝenado li decidis transloĝiĝi al insuleto meze
de la lago najbare. Sur la insuleto prosperis bambuaro kaj regis
kvieteco. Inter la insuleto kaj la bordo troviĝis ŝtona ponto.
 La
edezino de la intelektulo estis tre virta. Por subteni sian edzon
en lernado ŝi ŝpare vivis kaj ĉiutage alportis al li manĝaĵojn.
Ofte ŝia edzo forgesis manĝi pro absorbiĝo kaj iom post iom maldikiĝis.
La edzino maltrankviliĝis pro tio, kaj poste venis al ŝi ideo. Iutage
ŝi preparis koksupon kaj vermiĉelojn, kaj alportis ilin al sia edzo.
Sed vespere, kiam ŝi venis por lavi la servicon, ŝi trovis, ke la
manĝaĵoj restis netuŝitaj sur la tablo kaj la edzo ankoraŭ legis.
Levinte la kovrilon de la poto ŝi trovis, ke la koksupo estis ankoraŭ
varma. Sur la koksupo flosis dika tavolo da graso, kiu kovris la
supon kaj konservis la varmon. Ŝi metis la vermiĉelojn en la koksupon,
kiuj plaĉis al la edzo. Per tiu metodo la saĝa edzino ĉiutage preparis
vermiĉelojn kun viandpecoj, fiŝoj kaj freŝaj legomoj, kaj ilin boligis
en koksupo, kiam la edzo volis manĝi.
La metodo iom post iom diskoniĝis. Ĉar ĉiufoje por porti
manĝaĵon al sia edzo la edzino devis pasi la ŝtonan ponton, tial
la manĝaĵo ricevis la nomon "Pontopasaj rizvermiĉeloj".
Nun en Yunnan troviĝas multe da restoracioj diversklasaj
por vendi tiajn rizvermiĉelojn. La prezoj estas 5-100 juanoj (ĉ.10
juanoj = 1 eŭro).
"Pontopasaj rizvermiĉeloj" estas frandaj
kaj bongustaj, kun 40-50 specoj da aldonaĵoj inkl. legomojn, viandon
kaj eĉ frititajn manĝaĵojn.
 Sed
necesas atentigo, ke oni ne haste manĝu koksupon dum manĝado de
la vermiĉeloj, ĉar la temperaturo de la supo estas 170ºC, kiu povas
facile kaǔzi brogvundon. Laŭ manĝkutimo oni devas enmeti en supon
viandpecojn krudajn kaj kuiritajn unu post la alia, kaj per manĝbastonetoj
iomete brogi ilin, kiuj rapide blankiĝas. Fine laŭ sia plaĉo oni
enmetas aldonaĵojn en la supon. Kirlinte oni povas manĝi unue iom
da supo kaj poste vermiĉelojn.
Por bongustigo de la vermiĉeloj plej grava estas supo.
En restoracio kuiristoj frumatene komencas kuiri supon laŭ aparta
metodo. La supo devas esti filtrita ĝis klareco. Kaj formanĝita
en la sama tago.
La vermiĉeloj estas nutroriĉaj kaj vaste ŝatataj de
ĉinoj kaj alilandanoj. Se vi havas ŝancon viziti Yunnan, nepre ne
forgesu gustumi la "Pontopasajn vermiĉelojn".
|