Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Noktobazaro ĉe Donghuamen-strato de Pekino

Teksto kaj fotoj de LIU SIGONG

Ekster la orienta pordo de la Imperiestra Palaco etendiĝas Donghuamen-strato interligiĝanta kun la fama komerca strato Wangfujing. Ĉiuvespere kolektiĝas ĉe la strato budoj de etmanĝaĵoj. Pro tio la strato estas ŝatata ne nur de pekinanoj, sed ankaŭ de fremdaj vizitantoj.

En la 1980-aj jaroj Wangfujing-strato estis mallarĝa. Tiam la noktobazaro sin trovis ĉe la movplena vojkruciĝo de Wangfujing kaj Donghuamen, kie regis malordo pro multeco de homoj kaj aǔtoj.

Kun rekonstruado de la strato Wangfujing, la noktobazaro ĉe la strato Donghuamen havas tute novan aspekton. Nun ĝi estas honorata kiel la plej bona etmanĝaĵa strato de Pekino.

La strato pavimita el specialaj ŝtonpecoj poluritaj kaj malpoluritaj estas facile purigebla kaj neglitiga. Ĉiujn vendobudojn oni ekipas per kranakvo kaj elektroaparatoj kaj portebla rubujo. Inter budoj kaj la vojo estas barilo, ĉe kiu brilas terlampoj.

Ĉ. 200 budoj kolektiĝas ĉe la strato, kaj liveras pli ol 500 specojn da etmanĝaĵoj el la tuta lando, kiaj ŝafoviandaj grapoloj rostitaj, purpurriza kaĉo kaj fermentigita sojfaba suko.

Vespere la diversaj budoj kaj karakterizaj ofertkrioj prezentas specifan moron de Pekino. La strato kun etmanĝaĵoj en gustoj de norda kaj suda Ĉinio kaj homfluo jam fariĝis brilo de la nokta vivo de pekinanoj.