Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Zhejiang-a gastronomio

La Zhejiang-a gastronomio estas unu el la 8 gravaj gastronomioj de Ĉinio. Zhejiang estas ĉina orienta provinco apud maro kie abundas montaj vegetaloj, fiŝoj kaj markreskaĵoj. El tiuj materialoj la lokanoj faras multajn tre famajn pladojn. La gastronomio konsistas el pladoj de Hangzhou, Ningbo kaj Shaoxing. La kuirarto de Hangzhou povas reprezenti la Zhejiang-an gastronomion. Kuirarto de Hangzhou akcentas delikatecon de la pladoj kaj la ĉefaj manieroj estas rapida frito sur arda fajro, miksa kuiro kaj fritado. Tiu de Ningbo karakteriziĝas per iom peza saleco kaj la ĉefaj manieroj estas vaporumado, rostado kaj stufado, kaj la pladoj donas originan guston. Tiu de Shaoxing estas elstara en kuirado de fiŝoj kaj salikokoj, kaj la plado donas kamparan lokan guston.

La Zhejiang-a gastronomio karakteriziĝas per jenaj trajtoj:

Delikata elekto de materialoj

La materialoj de la pladoj devas esti freŝaj kaj junaj, kaj la elektitaj partoj devas esti kremo de la krudaj materialoj. Indiĝenaj produktaĵoj estas preferataj, por ke evidentiĝu la lokaj trajtoj kaj originaj gustoj de la pladoj.

Originalaj kuirmanieroj

La Zhejiang-a gastronomio akcentas, ke la kuiro sur fajro ne longe daŭras, kaj la kuiraĵoj havas molan internon kaj krustecan eksteron. En vaporumado oni akcentas la ardecon de fajro kaj akcesorajn ingrediencojn necesajn por elstarigi la bongustecon de la ĉefa materialo. La kuirmaniero de marfiŝoj kaj riverfiŝoj estas malsama ol tiu en norda Ĉinio. En Zhejiang oni kuiras fiŝon en multa akvo, ke du trionoj de la fiŝo estu en akvo. Tiele oni konservas la originan guston de la fiŝviando. Tion ekzemplas fama plado "vinagrita fiŝo". Unue oni boligas fiŝon en kavo kaj poste, mallonge stufas ĝin sur modera fajro. En la preparado de tiu plado oni ne uzas oleon por konservi la delikatecon de la fiŝviando.

Akcenti originan guston

En kuirarto de Zhejiang oni akcentas akcesorajn ingrediencojn kaj elstarigas la ĉefan materialon, por ke la gusto de la plado estu freŝa kaj delikata. Oni prenas bambuŝoson, ŝinkon, vintran fungon, freŝan fungon kaj verdajn legomojn kiel akcesorajn ingrediencojn, por ke plastiko, koloro kaj gusto de la ĉefa materialo estu forte impresanta. Samtempe oni tre akcentas la uzon de vino, ŝenoprazo, zingibro, vinagro kaj sukero.

Fama plado "vinagrita fiŝo" en la Zhejiang-a gastronomio

Oni diris, ke la plado aperis antaŭ 700 jaroj. Ĉe la Okcidenta Lago de Hangzhou loĝis juna fiŝisto. Foje li malsaniĝis, sed ne havis monon por viziti kuraciston. Lia bofratino kaptis fiŝon el la lago kaj kuiris ĝin spicante per vinagro kaj sukero. Post manĝo de la fiŝo, la junulo resaniĝis. Jen aperis en la menuo de la Zhejiang-a gastronomio la plado "vinagrita fiŝo". Kaj nun preskaŭ ĉiuj famaj restoracioj servas per tiu plado. Foje imperiestro Kangxi antaŭ 200 jaroj turismis ĉe la Okcidenta Lago kaj ordonis liveri la pladon "vinagritan fiŝon". Tio ja pruvis, ke antaŭ 200 jaroj la plado jam ĝuis grandan famon.