Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Dieta terapio kaj medicina nutrado

de LIU BIAN

Antikvuloj de Ĉinio gajnis medicinaĵojn el naturo kaj kreis ĉinan farmacion intime rilatantan al manĝado. Estas popola diro en Ĉinio, ke “Sanigo per manĝaĵoj estas pli bona ol tiu per tonikaĵoj”. Medikamento povas esti prenata kiel manĝaĵoj, kaj manĝaĵoj ankaŭ povas esti medikamento, kaj en tio formiĝis dieta terapio kaj medicina nutrado de tradicia ĉina medicino.

Multaj antikvaj farmakopeoj enhavas ĉapitrojn pri dieta terapio. Troviĝas specialaj ĉapitroj pri dieta terapio en la du medicinaj verkoj de fama medicinisto Sun Simiao (581-682) de Tang-dinastio (618-907).

Sun Simiao opiniis, ke homa sano baziĝas sur racia nutrado, kaj oni ne povas preni medikamentojn senrecepte. Kuracisto devas trovi la kaŭzon de malsano, kaj kuraci ĝin per dieta terapio antaŭ medikamento; kaj medikamento devas esti prenata post nesukcesa dieta terapio. La dieta terapio kaj medicina nutrado ĉe la ĉina popolo estis evoluintaj surbaze de la opinioj de Sun Simiao.

Preni manĝaĵojn kiel medikamentojn

Dieta terapio estas preni manĝaĵojn kiel medikamentojn. En Ĉinio, preskaŭ ĉiuj scias preventi kaj kuraci malsanojn per ĉiutagaj legomoj kaj manĝaĵoj. Se iu malvarmumiĝis, oni dekoktas zingibrajn pecojn kaj ŝenoprazajn tigojn en bruna sukero. La malsanulo eltrinkas la dekoktaĵon dum ĝi estas varma. Ĝenerale tio estas tre efika. Oni proponas manĝi zingibron matene kaj rafanon vespere. Ĉinoj prenas salon, vinagron, zingibron, ŝenoplazon kaj ajlon en dieta terapio. Nun troviĝas saniga trinkaĵo el vinagro kaj kolao, kaj tiu trinkaĵo estas tre bonvena.

Preni floron kiel materialojn por dieta terapio aperis en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K.), kaj furoris en Tang-dinastio (618-907 p.K.).

Pli ol mil specoj da floroj kreskas en Ĉinio. En norda Ĉinio pli ol 100 specoj da floroj estas manĝeblaj. En Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio nomata “lando de vegetaloj” kreskas pli ol 260 specoj da manĝeblaj floroj.

Manĝi florojn povas resanigi homojn, precipe virinojn. Ekzemple, rozo, simbolo de amo, estas utila por helpi virinon vigligi cirkuladon de sango kaj normaligi menstruon. Fiŝo stufita kun persika floro kaj plado de salikokoj kun legomo povas fortigi lienon kaj stomakon.

Preni medikamentojn kiel manĝaĵojn

Medicina nutrado prenas medikamentojn kiel manĝaĵojn. De antikveco ĝis nun, medicina nutrado estas pli kaj pli populara en Ĉinio. Aperas restoracioj de medicinaj nutradoj, kie oni liveras kaĉon, farunaĵojn, supon kaj pladojn. Ekzemple “kaĉo por infanoj” farita el rizo, ignamo kaj konfitita persimono povas kuraci malfortecon de digestado de infanoj.

Medicina nutrado ne nur populariĝis en Ĉinio, sed ankaŭ eniris internacian merkaton. Ekzemple, vino de krizantemo, teo kun mandarina ŝelo kaj olivo macerita en medikamento fariĝis parto de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj de pli kaj pli multaj alilandanoj.