Antaŭ pli ol mil jaroj Ĉinio ekhavis notojn pri manĝbastonetoj.
Ĉar
ĉinoj uzas manĝbastonetojn jam de sia infaneco, tial ili trovas
uzadon de manĝbastonetoj tre facila. Sed, por okcidentanoj tio estas
malfacile lernebla. Nun ni iom konigas kiel uzi manĝbastonetojn.
Oni
tenu la supran parton de manĝbastonetoj per la dika kaj montra fingroj
de la dekstra mano kaj subtenu ilin per la aliaj tri fingroj. Antaŭ
manĝado oni devas meti manĝbastonetojn dekstre de bovlo. Maldekstruloj
povas meti ilin maldekstre. Post manĝado oni devas meti la manĝbastonetojn
sur la bovlon.
Dum manĝado ne decas longe elekti per manĝbastonetoj
manĝaĵojn el pladoj, faligi ilin sur tablon kaj leki manĝbastonetojn.
|