Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Restoracioj de Pekino en nokto

Vesperiĝas. La urbo Pekino movoplena tuttage kvietiĝas iom post iom. Tamen multaj homoj estas ankoraŭ tre okupitaj de laboro. En profunda nokto ili esperas bone manĝi en restoracio. Ĉu ekzistas en Pekino restoracioj funkciantaj tage kaj nokte? Jes, multaj. Ĉi-sube ni konigas kelkajn el ili.

Kaĉo-restoracio Yuqingxiangyuan

Kaĉo-restoracio Yuqingxiangyuan situas en suda Pekino. Ĝi funkcias 24 horojn kaj vendas 60-70 specojn da kaĉo, ekzemple tiu el batato, tiu el fiŝaĵo kaj tiel plu. Ĝi vendas ankaŭ pli ol 30 specojn da peklaĵoj kaj 100 specojn da pladoj en gusto de nordorienta Ĉinio.

La mastro de la restoracio konigas, ke bovlo da kaĉo kostas 2-30 juanojn (ĉ. 0.2-3 eŭrojn). Kaĉo el palinuro estas la plej multekosta. 10 juanoj (ĉ. unu eŭro) sufiĉas por ĝui alian kaĉon kaj bongustan kukon.

Jindingxuan

La restoracio Jindingxuan havas 7 filiojn en prosperaj kvartaloj de Pekino. Antaŭ la pordo de unu el ĝiaj filioj, situanta en suda Pekino, troviĝas 2 fajrujoj brulantaj. Tio signifas prosperon de la restoracio kaj varmigas la klientojn. Jindingxuan servas 24 horojn. La manĝaĵoj liveritaj nokte estas malpli multekostaj ol tiuj liveritaj tage.

Tiu restoracio vendas pladojn en gusto de Guangdong-provinco. Ĝia servado estas tre bona. Ĉiuvespere (18:30-21:30) la prezentado de popolmuziko ĝojigas la klientojn. Troviĝas diversaj specoj da malmultekostaj manĝaĵoj, ekzemple, salikoko-ĝjaŭzi-o, kaĉo el kalkumita ovo kaj tiel plu.

Terpometo-restoracio

Najbare de Jindingxuan-restoracio estas Terpometo-restoracio. Tamen krom terpometo oni povas manĝi tie ankaŭ aliajn malmultekostajn frandaĵojn.

La restoracio estas tre hela kaj komforta. Sidante en la 2-a etaĝo ĉe fenestro, oni povas spekti la lamplumoplenan urbon en vespero. La restoracio funkcias ĝis la 1-a matene.

Restoracio de ĝjaŭzi-o

Mil metrojn sude de la moderna domego SOHO sur Dawang-strato en Dongcheng-distrikto troviĝas restoracio de ĝjaŭzi-o. Ankaŭ ĝi diurne akceptas klientojn.

La restoracio vendas ne nur ĝjaŭzi-ojn, sed ankaŭ diversajn pladojn. Post la 4-a matene, ĝi servas per sojfaba lakto, fritita farunaĵo kaj tiel plu.

Sojfaba lakto Yonghe

La restoracio de Sojfaba Lakto Yonghe situas en moderna domego SOHO. Ĝi fermiĝas je la 3-a matene. La dolĉa sojfaba lakto estas ege ŝatata de klientoj, precipe en malvarmega vintra nokto. La prezo estas nur 3 juanoj (ĉ. 0.3 eŭro).

Krom sojfaba lakto, Yonghe vendas ankaŭ askalonan platkukon, vaporumitan manĝaĵon farĉitan, rizaĵojn kaj pladojn. Antaŭ la 2-a matene ĝia servisto povas porti la manĝaĵojn al la hejmo de la mendanto.

Najbare de Yonghe troviĝas restoracio de sojfaba lakto en Taiwan-gusto. Tie oni povas ĝui sojfaban lakton miksitan kun suko de cidonio aŭ Hami-melono kaj gustumi diversajn manĝaĵojn.

"Sekreta Signalo"

Menciante vivoplenan straton en nokto, oni ne povas ne paroli iom pri Guijie en Pekino. En la orienta parto de Guijie troviĝas restoracio kun interesa nomo "Sekreta Signalo".

Pika palinuro vendata de la restoracio jam fariĝis unu el la plej famaj pladoj en Guijie.

"Monta Urbeto"

En la okcidenta parto de Guijie funkcias la nomita restoracio, kiu servas per diversaj manĝaĵoj en poto. La poto Mercedes-Benz estas speciala. Ĝia supo havas 3 kolorojn kaj ĝia formo similas al la signo de aŭto Mercedes-Benz.

Ĉiu 3-kolora supo havanta unu el la 7 gustoj estas preparita de kuiristoj de la restoracio mem. Ĝi estas ne nur nutro-riĉa, sed ankaŭ bongusta.

Krom la supre menciitaj restoracioj, turisma agentejo rekomendos ankaŭ aliajn restoraciojn por kontentigi la bezonon de turistoj, se ili kontaktiĝos kun ĝi dum sia vojaĝo en Pekino.