La Anhui-a gastronomio estas unu el la ĉefaj 8 kulinaraj 
              stiloj de Ĉinio. Ĝiaj formiĝo kaj evoluo rilatas al lokaj geografia 
              medio, produktaĵoj, kutimo kaj moroj. 
              Anhui-provinco 
              situas en sudorienta Ĉinio. En la provinco troviĝas la famaj, grandiozaj 
              kaj belaj montoj Huangshan, Jiuhua, Dabie kaj Tianzhu. La riveroj 
              Yangzi kaj Huaihe orient-okcidenten trafluas la provincon kaj dividas 
              ĝin en 3 partojn. En la regiono sude de Yangzi-rivero abundas diversaj 
              raraj manĝeblaj montkreskaĵoj kaj animaloj; sur la stepo norde de 
              Huaihe-rivero — grenoj de plantoj, legomoj, fruktoj, kortobirdoj 
              kaj hejmaj bestoj; inter la du riveroj troviĝas montetaroj kaj lagoj, 
              kie estas unu el plej gravaj bazoj dolĉakvaj produktaĵoj en Ĉinio. 
              La 
              Anhui-a gastronomio konsistas el 3 gustoj de suda Anhui, Yangzi-baseno 
              kaj Huaihe-baseno. Tiu de suda Anhui originas de Huizhou-aj pladoj 
              kaj konsistigas gravan parton de la Anhui-a gastronomio. Oni preparas 
              la pladojn ĉefe per rostado kaj stufado, aldonante ŝinkon kaj kandon, 
              kaj akcentante fajron. Iuj pladoj estas stufitaj per lignokarba 
              fajro. "Hangshan-a kolombo stufita" kaj "Huizhou-a 
              fabokazeo" estas ĝiaj reprezentaj pladoj. La pladoj de Yangzi-baseno 
              estas preparataj ĉefe el riverproduktaĵoj kaj kortobirdoj  per 
              frikasado, vaporumado kaj bukanado. En la preparado oni aldonas 
              sukeron kaj atentas tranĉadon, formon kaj koloron de la pladoj, 
              kiuj karakteriziĝas per delikateco, freŝeco kaj bonodoreco. Ĝiaj 
              reprezentaj pladoj estas "Tonika koko fritita" kaj "Fiŝo 
              rostita". La pladoj de la baseno Huaihe karakteriziĝas per 
              delikateco, saleco, freŝeco kaj refreŝigeco, la ĉefaj kuirmanieroj 
              estas rostado kaj fritado, kaj oni ofte uzas koriandron kaj paprikon 
              por spici kaj dekori la pladojn. "Dika fiŝo kun lakto" 
              kaj "Ŝafaĵo fritita" estas ĝiaj reprezentaj pladoj. 
             Se vi volas gustumi supre menciitajn pladojn, bonvolu 
              viziti Hefei, ĉefurbon de Anhui-provinco. 
             
              
              
               
             |