Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Stiloj de manĝokulturo en antikva Ĉinio

de LIU BIAN

La ĉina manĝokulturo konsistas el tri stiloj: kortega kaj nobela manĝo, popola manĝo, nacia kaj religia manĝo.

Kortega kaj nobela manĝo

En la ĉina antikveco, eĉ vivmaniero de imperiestro elmontris sian absolutan aŭtoritatecon, sekve ankaŭ kortega kuirarto elportis tian karakterizaĵon.

Unue, elektado de materialoj de manĝo estis tre rigora. "La imperiestro havas longajn brakojn", tiel, pere de la senlima potenco, imperiestro povis disponigi plej ekspertajn kuiristojn kaj akiri rarajn materialojn de la lando. Laŭ historia verko, en Zhou-dinastio (1121-476 a.K), en kortego laboris dekoj da kuiristoj por manĝo de imperiestro. Laŭ la historia verko "Detaloj en Kortego", en iu menuo de Cixi (1861-1908 p.K) — imperiestra patrino de Qing-dinastio (1644-1911 p.K), 6 pladoj estis faritaj de hirunda nesto.

Due, oni kuiris manĝaĵojn fajne. Por prezenti diferencajn rarajn kaj belajn manĝaĵojn al imperiestro, kortegaj kuiristoj fajne preparis manĝaĵojn.

Trie, specoj de manĝaĵoj estis malfacile nombreblaj. Ĉambelanino Deling en kortego de Qing-dinastio notis en sia verko: Cixi (1861-1908 p.K, imperiestra patrino de Qing-dinastio) veturis al Fengtian (nun nomata Shenyang, ĉefurbo de Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio) per trajno. En la trajno, estis 4 restoracivagonoj, kie 50 kuiristoj laboris super 50 kuirfornoj. Ĉiuj manĝo konsistis el cento da diferencaj pladoj ekskluzive de kukoj, fruktoj kaj konfitaĵoj.

Nobela manĝo ne estis tiel luksa kaj stereotipaj kiel la kortega. En nobela manĝo, la plej famaj estis la Konfucea manĝo kaj manĝo de Tan-familio.

"Oni devas manĝi prilaboritan grenon multe, kaj la viando por fari manĝaĵon devas esti maldikega laŭeble," tion diris Konfuceo (551-479 a.K). Li estis antikva ĉina filozofo, edukisto kaj iniciatinto de Konfuceanismo. Liaj ideoj kaj teorio profunde influis la postajn generaciojn. La Konfucea menuo estis sendevie konservita pro la speciala pozicio de la Konfucea familio en la feŭda socio kaj fariĝis mandarena menuo en Qianlong-periodo (1736-1796 sur trono) de Qing-dinastio. Post longtempa disvolviĝo la Konfucea menuo fariĝis delikata manĝo kun speciala gusto.

La Konfucea menuo konsistas el du partoj: bankeda kaj familia. Kelktempe samaj pladoj aperis en la du partoj de la menuo, sed diferenca estis la kuirmaniero.

La bankeda menuo estis nomata "Kompleta Manĉura-Hana Menuo" ekskluzive por regali imperiestron kaj revizorojn. Ĝi kaj havis naciajn karakterizaĵojn, kaj kvintesencon de lokaj gustoj. La kuiristoj devis kuiri minimume 108 specojn da manĝaĵoj, kaj la festeno daŭris tri tagojn.

Alia parto de la Konfucea menuo estas "familia manĝo" konsistanta el multaj folkloraj etmanĝaĵoj, ekzemple riza kaĉo, patkuko farita el milia faruno, peklita legomo, toŭfuo, mungido, cedrela ŝoso, ovo kaj melongeno. Post delikata prilaborado ili fariĝis originaj pladoj en la Konfucea manĝo kaj estis tre ŝatata de imperiestro Qianlong.

Alia fama nobela manĝo estas Tan-familia manĝo. La iniciatinto estis Tan Zonghou antaŭ ĉ. 90 jaroj. Tan Zonghou devenis de Guangdong-provinco en suda Ĉinio, kaj, 27-jara, fariĝis mandareno de Qing-dinastio, sed lia kariero estis neglata. Tan estis frandemulo kaj ĉiam persone aranĝis bankedon por amikoj. Lia kuirarto estis laŭdata de liaj kolegoj en Pekino. En la lasta periodo de Qing-dinastio, mandarenaj avide aĉetadis kampojn kaj domojn, sed Tan Zonghou nur zorgis pri manĝaĵoj. Por altigi sian kuirarton, Tan invitis famajn kuiristojn en Pekino per multa mono. Dum la kuirado kuiristoj de Tan-familio ellernis la teknikon. Poste Tan-familio fariĝis pli kaj pli malriĉa kaj nur povis vivteni sin per Tan-familia manĝo, kaj pro tio, Tan-familia manĝo fariĝis pli delikata.