Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Stiloj de manĝokulturo en antikva Ĉinio (II)

de LIU BIAN

En Ĉinio la kutimo kaj maniero de manĝado kaj prilaborado de manĝaĵo estas diferencaj pro malsamaj nacioj, religioj kaj lokoj. Ekzemple, en norda Ĉinio oni ŝatas farunaĵon, dum homoj en suda Ĉinio ĉefe manĝas rizon.

Nacimalplimultaj manĝaĵoj

En nordorienta Ĉinio vivas manĉuroj, heĝeoj, oroĉenoj kaj evenkoj. Manĉuroj plej ŝatas viandon kuirita simple en akvo. Festante novan jaron, ili ĉefe manĝas ĝjaŭzi-ojn, kaj en vintro ili ĉefe manĝas miksopoton el viando kaj acida peklita legomo. Pro la malvarma klimato, heĝeoj sin vivtenantaj per ĉasado manĝas ĉefe fiŝojn kaj bestojn, kaj eĉ krudan fiŝon kun kondimentoj.

Mongoloj vivas en stepo kaj sablejo, kaj iliaj ĉefaj manĝaĵoj estas nespicita ŝafaĵo kaj laktaĵo. Bankedo ekskluzive el ŝafaĵo estas plej alta maniero de gastigo.

Nacimalplimultanoj en nordokcidenta Ĉinio estas ujguroj, hujoj kaj tibet-nacianoj. La ĉiutagaj manĝaĵoj de ujguroj estas bovlakto, ŝafaĵo, kremo, butero, flano, fruktoj kaj bruna teo. Tibet-nacianoj ĉefe manĝas viandon kaj lakton de bovo, ŝafo, ĉevalo, kamelo kaj gruntbovo, kaj krome, ili manĝas ankaŭ sekalon kaj tritikon, kaj malmulte maizon kaj pizon.

La nacimalplimultanoj en sudokcidenta Ĉinio vivas en profunda montaro kaj densa arbaro, do iliaj ĉefaj manĝaĵoj estas porkaĵo kaj fiŝo, kelktempe ankaŭ insektoj; kaj ilia ĉefa greno estas rizo. Ili ŝatas peklitajn legomojn kaj vinon el plantoj aŭ grenoj.

Religiaj manĝaĵoj

Religiaj manĝaĵoj estas tiuj de taoistoj, budhistoj kaj islamanoj.

Taoistoj ne manĝas beston kaj fiŝon nek pikaĵojn, kaj manĝas ĉefe vegetaĵojn, kaj laŭeble malmulte grenon sed multe fruktojn. En preparado de taoismaj manĝaĵoj oni akcentas laŭeble konservi originon de krudaj materialoj.

La ĉina budhismo praktikas vegetatismon, kaj ĝia menuo konsistas el legomo, frukto, bambuŝoso, fungo kaj sojfaba prilaboraĵo.

Islamanoj prenas viandon de bovo kaj ŝafo kiel sian ĉefan manĝaĵon. Ili absolute ne manĝas porkaĵon, memmortan animalon, sangon, 17 specojn da birdoj kaj bestoj, ĉevalon, mulon kaj azenon. El la manĝaĵoj estas famaj frikasaĵoj de bov- kaj ŝaf-viandoj, brogita ŝafaĵo kaj rostita ŝafaĵo.