Manĝaĵoj
de plebanoj
Sekve de disvolviĝo de urba komerco la plebanaj manĝaĵoj
ekdisvolviĝis en urboj kaj urbetoj kun prospera komerco, oportuna
trafiko, densa loĝateco, abundo da kulinaraj materialoj kaj freŝdataj
informoj. Kaj ĉefurbo de diversaj dinastioj estis centro de plej
delikataj manĝaĵoj.
 En
kuirarto de plebanaj manĝaĵoj estas multaj manieroj. Kulinara libro
eldonita en Suda Song-dinastio (420-479), kolektis 839 specojn da
pladoj kaj 19 kuirmetodoj, inkl. vaporumon, boligon, fritadon kaj
frikasadon. Tiaj plebanaj manĝaĵoj estis bonvenaj al la hastaj komercistoj
ke ili estas facile akireblaj kaj kunporteblaj.
Fakte
la oridnaraj hejmaj pladoj de plebanoj estas la fonto de la ĉina
gastronomio.
 En
la kamparo de Ĉinio oni plantas tre diversajn legomojn. En monta
regiono de Guizhou-provinco kreskas ia arbo, kies arboradikon oni
tranĉas en maldikajn pecojn kaj manĝas ilin kun kondimentoj. Ilia
gusto similas al tiu de meduzo. En Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj
oni kolektas en kamprandoj iajn herbojn (Latine: Herba kalimeridis),
haketas ilin post trempo en bolanta akvo kaj miksas kun pecetoj
de sojfaba fromaĝo por manĝi. Tiaj manĝaĵoj ne estis enskribitaj
en agrikulturan libron, tamen ili estas tre popularaj kaj riĉigas
la menuon de la kamparanoj.
 Legomoj
en la kamparo havas tre multajn specojn kaj tre freŝaj. Sed oni
kuiras ilin per simplaj metodoj, kiuj tute diferencas de la pladoj
kuiritaj per komplikaj kaj fajnaj manieroj en restoracioj kaj hejmoj
de mandrenoj kaj riĉuloj.
 Plebanaj
manĝaĵoj estas tre popularaj en la ĉina kamparo. La fonto de materialoj
de manĝaĵoj de la kamparanoj estas tre riĉa, kaj la kamparanoj manĝas
kion ili povas akiri, kaj ĉiam ĝuas tre freŝajn kaj bongustajn manĝaĵojn.
Loĝante ĉe akvo ili povas ofte ĝui fiŝojn, salikokojn, krabojn.
k.s. Se proksime de la kampoj — kulturataj legomoj kaj sovaĝajn
herbojn; ĉe arbaro aŭ bambuaro — ĉasaĵojn kaj fungojn.
La
popolanoj en nordokcidenta Ĉinio nutras sin per diversaj specoj
da greno. En pratempo la tieaj popolanoj jam elkulturis tre diversajn
specojn de peno, ekzemple tritiko, sorgo, sekalo, fagopiro, azukio,
maizo ktp. En Shanxi-provinco estas "ŝtona patkuko" el
faruno kun kavetoj sur la faco, kiu havas historion de pli ol mil
jaroj. Krome la lokaj popolanoj povas prepari vermiĉelojn per sennombraj
metodoj.
En
Ĉinio troviĝas ne nur multe da riveroj kaj lagoj, sed ankaŭ vastaj
maroj, kie oni povas kapti tre diversajn fiŝojn, inter kiuj troveblas
flava fiŝo, bendfiŝo k.a. La fiŝistoj sekigas flavajn fiŝojn, tranĉas
ilin en pecojn kaj marinos ilin en rizvino. Krome ili povas kapti
kaj manĝi krabon, omaron, bukcenon, meduzon k.s.
|