Shandong-a gastronomio estas unu el la ĉefaj 8 kulinaraj
stiloj de Ĉinio kaj reprezentanto de pladoj de norda Ĉinio.
Shandong-provinco
situas en malsupran basenon de la Flava Rivero kaj havas mildan
klimaton. Jiaodong-duoninsulo, ĉirkaŭata de Bohai-maro kaj la Flava
Maro, estas grava parto de Shandong-provinco kaj abundas je grenaj
plantaĵoj, legomoj kaj akvoproduktaĵoj, kiuj liveras riĉajn materialojn
por la Shandong-a gastronomio.
En Shandong estas pli ol 30-specaj gastronomioj, el
ili rapida fritado kaj stufado portas apartan lokan trajton.
Sekve de evoluo de historio kaj disvolviĝo de ekonomio,
kulturo kaj trafikado, la shandong-a gastronomio iom post iom dividiĝis
en 3 branĉojn, t.e. la Ji’nan-a, reprezentanto de pladoj kun gusto
de interna lando, la Jiaodong-a, tiuj en gustoj de ĉemaraj regionoj
kaj tiu de la konfucea familio por altrangaj burokratoj kaj nobeloj.
La ji’nan-aj pladoj estas preparitaj el diversaj materialoj, kiaj
kreskaĵoj maraj kaj montaj, melonoj, fruktoj, legomoj, toŭfuo, internaĵoj
de kortaj birdoj kaj bestoj. Ĉiu Ji’nan-a plado havas sian apartan
guston.
“Vaz-viando”
estas unu el la famaj Ji’nan-aj pladoj. La plado estis kreita de
Fengjilou-restoracio antaŭ pli ol cent jaroj. Ties kuiristoj metis
porkan ripaĵon kunmiksitan kun kondimentoj kaj spico en vazon por
stufado per malforta fajro, ĝis kiam la ripaĵo ruĝiĝis. Tiam estas
preta la plado el viandaĵoj delikataj kaj bongustaj. Ĝi portas la
nomon “Vaz-viando” pro tio, ke oni stufas ĝin en porcelana vazo.
La Jiaodong-aj pladoj estas faritaj plejparte el marproduktaĵoj.
Tie oni povas prepari plurajn bankedojn nur el marproduktaĵoj, ekz.
bankedoj ekskluzive el fiŝo, ŝarkonaĝilo, holoturio, krabo aŭ malgrandaj
marestaĵoj.
Jiaodong-duoninsulo havas longan marbordon. En printempo
kaj aŭtuno inter Bohai-maro kaj la Flava Maro ir-revene naĝas salikokoj.
Ili estas ofte uzataj kiel materialo por prepari pladojn, ekz. fama
frikasita salikoko”.
Ĉar la Konfucea familio havis apartan signifon en la
feŭda historio de Ĉinio, do estas plene konservata ĝia gastronomio
kun komplika procedo, kaj servis al la Kortego en la periodo de
Qianlong (1736-1795 sur la trono), imperiestro de Qing-dinastio.
Ili ĉiam tenas siajn tradiciajn trajtojn kaj okupas gravan lokon
en la Shandong-a gastronomio.
“Fea
anaso” estas unu el famaj tradiciaj pladoj en la menuo de la konfucea
familio. Laŭdire, en fino de la 19-a jarcento Kong Fanpo, prafilo
de la 74-a generacio de Konfuceo, laboris kiel mandareno en Shanxi-provinco.
Liaj kuiristoj faris pladon el anaso. Ili elprenis oston de anaso,
enmetis anasviandon kun kondimentoj en bovlon kaj ĝin kovris per
kovrilo por vaporumi en tradicia bolpoto. Tiu ĉi plado el anaso
estas delikata kaj bongusta kun aparta trajto. Ĝin manĝinte, Kong
Fanpo aplaŭdis ĝian guston kaj donis al ĝi la nomon “Fea anaso”.
En Pekino troviĝas multe da restoracioj de Shandong-aj
pladoj. Pekinanoj ŝatas tian guston.
|