Sichuan-aj
pladoj konsistigas unu el la ok ĉefaj gastronomioj de Ĉinio. En
la antikveco, pro la malfacila trafikado de Sichuan-provinco tamen
riĉaj produktaĵoj, la tiea popolo kreis originalan gastronomion...
Sichuan-a gastronomio de pli-ol-2000-jara historio
entenas pli ol 4000 specojn, kaj de 1000 el ili ofte aperas en bankedoj.
Sichuan-a gastronomio multe uzas ŝenoprazon, zingibron, kajenan
pipron, stelanizon, kapsikon kaj aliajn kondimentojn. La pladoj
de Sichuan-gastronomio estas saleca, dolĉa, acida, kajenpipra, pika
kaj amara.
Sichuan-anoj
ŝatas kajenpiprajn kaj pikajn pladojn, ĉar tie regas peza humideco.
En Sichuan ofte pluvas. Pro la speciala topografio de baseno la
humida aero ne povas eliri el la loko. Ofta prenado de kajenpipraj
kaj pikaj pladoj povas helpi elteni humidecon.
Sed Sichuan-aj pladoj ne estas nur kajenpipraj kaj
pikaj. Ili estas ankaǔ dolĉaj, salaj, acidaj kaj amaraj. La kuiristoj
ofte donas kelkajn gustojn al unu sama plado por elstarigi la ĉefan
guston.
Sichuan-aj
pladoj taŭgas por tre diversaj homoj de tre diversaj lokoj, ekzemple
ili aperas en altklasa bankedo, ordinara restoracio kaj sur manĝtablo
de popolanoj. La tradiciaj Sichuan-aj pladoj en luksa bankedo estas
el tripango, fritita ŝarka naĝilo kaj vermoherba anaso. Ankaŭ estas
aliaj malmultekostaj pladoj en ordinaraj restoracioj. Pro facila
akiro de materialoj kaj simpla preparado, la pladoj “Restufita viando”
kaj “Fabofromaĝo” fariĝis ĉiutagaj manĝaĵoj en hejmo kaj restoracio.
La fama frandaĵo “Ombra bovaĵo” estas menciinda. La viandpeo estas
tiel maldika kiel paperfolio kaj povas tralasi lumon. En lumo ĝi
estas preskaǔ diafana kaj povas doni ruĝetan ombron sur papero aǔ
muro.
La diligenta popolo de Sichuan-provinco senĉese kreas
novajn specojn de pladoj ne nur por bezono de la vivo, sed ankaŭ
por ĝuo de spirito kaj sento. Dum frandado oni gustumas la vivon,
ĝuas la vivon kaj esprimas la senton.
|