Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Vegetaraj restoracioj en Pekino

de LIU BIAN

En Ĉinio estas tri specoj da vegetaraj gastronomioj, t.e. la templa, kortega kaj popola. La templaj pladoj estas ĝuataj de monaĥoj kaj pilgrimantoj, la kortegaj estis frandataj de imperiestroj kaj liaj familianoj en fastado, kaj la popolaj formiĝis en restoracioj surbaze de la menuo de tradicia vegetara kuirarto, templa kaj kortega kuirartoj el vegetaloj.

En Ĉinio cirkulas jena diro: brasiko kaj rafano gardas la sanon. Kiel sanigaj manĝaĵoj, vegetaraj pladoj estas pli kaj pli vaste ŝatataj. Pli kaj pli multaj homoj fariĝis vegetaranoj ne pro religio, sed pro modo de frandado.

Restoracio Luno-Lotuso

La nomata restoracio kun 150 lokoj en separeoj sidas en la domo n-ro 12 de Liufangnanli en la distrikto Chaoyang de Pekino. Kun eleganteco, origineco kaj kvieteco, ĝi estas ideala loko por rendevuo de amikoj kaj parencoj. Tie la pokapa pago estas nur 40-60 juanoj (ĉ. 4-6 eŭroj) kaj la pladoj havas gustojn de la templaj manĝaĵoj, kaj ankaŭ trajtojn de vegetalaj pladoj kortegaj, popolaj, eŭropaj kaj amerikaj. En la restoracio la klientoj povas ĝui dekojn da pladoj, kiaj freŝaj asparagoj frititaj kun misoo kaj kolokasioj stufitaj en kaserolo.

Tie estas salono taŭga por kunveno kaj kunmanĝado de 20-40 homoj, ekspozicio de kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj k. a. Tie oni liveras ankaŭ bankedon je 300-9000 juanoj (ĉ. 30-900 eŭroj) por 8-10 gastoj.

Tel.: (86) 010-64653299

Restoracio Jiaheyuan

La restoracio situas sudokcidente de la Vojkruciĝo Jishuitan ĉe la norda parto de la Dua Rondŝoseo en Pekino. La plej profunda impreso donita de la restoracio estas prosperaj bambuoj ambaŭflanke de la vojeto en la pordo. Dank' al arta aranĝo de purpuraj bambuaroj en la 260-kvadratmetra restoracio, oni sentas sin komforte kaj agrable. Tie estas 100 sidlokoj kaj 5 separeoj.

La restoracio liveras pladojn de la Guangdong-a gastronomio. Plej ŝatataj estas ĝiaj pladoj el melonoj kaj fungoj. La vegetalaj pladoj aspektas kaj gustas same kiel tiuj el viando kaj fiŝo. Antaŭ manĝado klientoj povas legi librojn, ludi ŝakojn kaj apreci kaligrafaĵojn kaj pentraĵojn en la restoracio. Ĉinstilaj separeoj kun antikveco taŭgas por pli ol 20 homoj.

Tel.: (86) 010-62261846

Restoracio Yiyangzhai

La pli-ol-100-kvadratmetra restoracio troviĝas en la domo n-ro 1 de Yiyuan-kvartalo de Anhuibeili en la distrikto Chaoyang de Pekino. Kiam oni eniras en la restoracion, ilin bonvenigas pentraĵo pri lotuso. En la restoracio pendas multaj fotoj pri tibetaj folkloroj faritaj de amikoj de la mastro. La restoracio kun plako pavimita per nigraj brikoj estas meblita de lignaj tabloj kaj seĝoj. Lignaj gravuritaj pordoj donas al klientoj relative intiman privatecon.

La tieaj karakterizaj pladoj estas vegetalaj viandaĵoj frikasitaj, vegetalaj haliotoj, vegetalaj kokaĵaj buletoj pipre frititaj, verdaj holoturioj k.a. La vegetalaj viandaĵoj frikasitaj aspektas kaj gustas tute kiel vera viando, ke foje knabino eĉ forigis la "grasajn" pecetojn el la plado. Vegetalaj haliotoj estas preparitaj en du manieroj, la unua estas mustardi ilin kaj la dua – kuiri. Verdaj holoturioj kune kun pecetoj de verda florbrasiko ĉirkaŭe en la plado estas freŝaj kaj gustoplenaj. La tieaj pladoj estas faritaj ĉiuj el tofuo, ovo kaj bambuŝoso.

Ankaŭ ĝia teo estas originala. Teo el prilaboritaj bambuaj folioj kaj teo el tri krizantemo, tropeolo kaj lilio estas tre aromaj.

Tel.: (86) 010-64976535

Restoracio Ambrozio

La restoracio situas en 57# Dengshikou-strato en la distrikto Dongcheng de Pekino.
La originala frandaĵo de la restoracio estas torto sen ovo kaj "viandaj" pladoj el ananaso, sojfaba proteino kaj amelo de taro.

Tel.: (86) 010-65242349

Restoracio Godly

Godly en 58# Qianmen-strato en la distrikto Chongwen estas unika restoracio de vegetalaj pladoj de la templa gastronomio en Pekino. La plej frua restoracio Godly estis fondita en Ŝanhajo en 1922 kaj la pekina – en 1984.

La dekorado de restoracio portas antikvan guston. En la haloj Avalokiteŝvaro kaj Arhat kultiĝas Budho kaj sur la muroj estas budhismaj freskoj.

La restoracio regalas klientojn per vegetalaj pladoj de Yangzhou-a gastronomio.
Tel.: (86)010-67020867

Restoracio Mil Lotusoj

La restoracio en 30#-A de strato Gaoliangqiao Xiejie nordokcidente de Xizhimen kvankam ekfunkciis antaŭ nelonge, tamen estas multe frekventata de klientoj pro eleganta medio kaj densa kultura etoso. En angulo de la halo kultiĝas ligna skulptaĵo de Mil-braka Avalokiteŝvaro.

La originalaj frandaĵoj de la restoracio estas pika ŝafaĵo-grapolo, langusto, rostita anaso ĉiuj faritaj el vegetaloj.

Tel.: (86)010-62255792