Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Fujian-a gastronomio

de YI REN

Fujian-aj pladoj konsistigas unu el la ok ĉefaj gastronomioj de Ĉinio.

Fujian-provinco situas en sudorienta Ĉinio, vizaĝe al maro kaj dorse al montoj, kaj havas mildan klimaton kaj abundan pluvon. Riĉaj materialoj prezentas oportunan kondiĉon por Fujian-a gastronomio.

Fujian-a gastronomio originis en ĉefurbo Fuzhou de Fujian-provinco kaj, Xiamen kaj Quanzhou de orienta Fujian-provinco. Ĝi akcentas kuirfajron, guston de supo kaj kondimentojn. La kuirarto havas kvar evidentajn karakterizaĵojn:

A. Tranĉmaniero tre fajna. La tranĉaĵoj de materialoj por pladoj estas maldikaj kiel haroj kaj papero. Ekzemple, oni tranĉas meduzan ŝelon en du aŭ tri tavolojn, poste en maldikegajn striojn kaj miksas ilin kun same maldikaj rafanaj silkoj kaj rostas ilin. Kiam ili malvarmiĝas, oni enmiksas kondimentojn. En preparado de plado "Fajne hakita kokaĵo kaj bambuŝoso", oni devas tranĉi 100 gramojn da vintra bambuŝoso en 500-600 strietojn. La longeco kaj dikeco de ĉiuj strietoj devas esti samaj. Poste oni miksas ĝin kun fajne hakita kokaĵo kaj ŝaŭmigita ovo-likvaĵo.

B. En la menuo de Fujian-a gastronomio estas multaj supoj. Tio rezultas de riĉaj maraj produktaĵoj de Fujian-provinco. Fujian-a gastronomio ĉiam akcentas freŝecon kaj tonikecon. Inter la pladoj supo povas maksimume konservi originan guston. Kuiristoj atente elektas akcesorajn materialojn kaj forigas iliajn nebonajn gustojn.

Kiam oni preparas la pladon "Marpekteno en koka supo", oni devas lavi la marpektenon, ĉar ĝia karno estas sala. Sed post lavado, ĝi perdas la salecon. Do oni tranĉas la marpektenon en tre maldikajn pecojn, kaj brogas ilin en bolanta akvo ĝis preskaŭ preteco, poste oni metas ilin en supobovlon kaj infuzas per varma koksupo en taŭga saleco. Tiele prilaborita marpekteno estas tre bongusta kaj havas agrablan odoron de kokaĵo.

C. Fujian-aj pladoj ne estas kutime spicitaj. Kompare kun aliaj gastronomioj de Ĉinio, Fujian-aj pladoj estas pli dolĉaj, pli acidaj kaj malpli salaj. Tio rilatas al riĉaj kondimentoj produktitaj en Fujian-provinco kaj materialoj el monto kaj maro. Dolĉigo povas forigi odoron de fiŝo kaj ŝafviando, acidigo kaj modera saleco povas konservi originan guston. La famaj Fujian-aj pladoj "liĉio" kaj "bambuo" faritaj el porka viando povas montri la karakterizojn — pli dolĉa, pli acida kaj malpli sala.

Ĉ. Fujian-aj pladoj akcentas diversecon de kuirmetodo kaj efekton en tuteco. Kuirmetodoj de Fujian-aj pladoj havas siajn karakterizojn en vaporumado, fritado, stufado, boletigado, brezado, kaj estas famaj pro sia fritado, vaporumado kaj brezado. La fama plado "Vaporumita fiŝo" evidente montras la karakterizojn de Fujian-a gastronomio. Ĝiaj materialoj estas rigore elektitaj. Por fari tiun pladon, oni devas tre atenti la kuirfajron kaj elekton de ujoj por atingi plej bonan efikon.