Unua paĝo >> Kuirarto >> Ĉina gastronomio


Guangdong-a gastronomio de Ĉinio

de LIU BIAN

Guangdong-a gastronomio estas unu el la 8 ĉefaj kulinaraj stiloj de Ĉinio. Guangdong situas sur ĉemara ebenaĵo kun bona klimato kaj abundo da naturaj resursoj, dank' al tiuj naturdotitaj avantaĝoj la Guangdong-a gastronomio bone evoluis.

La Guangdong-a gastronomio formiĝis plej frue kaj donas plej grandan influon kompare kun la aliaj. Ĝi renomiĝas per varieco kaj kuriozeco de la materialoj kaj aliaj trajtoj. La Guangdong-aj pladoj multe asimilis aliajn kuirartojn ĉinajn kaj eŭropajn, donante grandan atenton al freŝeco kaj refreŝigeco kaj, kombinate kun aliaj trajtoj de la tradiciaj pladoj.

Nun surbaze de siaj tradiciaj trajtoj, la Guangdong-aj pladoj senĉese renoviĝis spece kaj guste. Ekz., el la Jiangsu-aj pladoj estas fama Mandarena Fiŝo Sciur-forma. Oni preparas ĝin el la tuta mandarena fiŝo, tranĉinte la fiŝon en formon de krizantemo. Guangdong-aj kuiristoj reformis ĝin per jenaj manieroj: Detranĉi kaj platigi la kapon. Forigi la ostojn, sterni ĝin kun haŭto sube, kruce tranĉi ĝin profunde je 4/5 sen rompi la haŭton. La plado estas nomata Fiŝo Krizantem-forma.

Ankaŭ la Guangdong-a gastronomio lernis multe de la aliaj en norda Ĉinio, ekz., stufado. Unue maceri materialon en miksaĵo de kondimentoj, poste rosti ĝin ĝis moliĝo, fine enverŝi amelon miksitan kun akvo, kuiri mallonge kaj iom da oleo. Jen kuirmaniero en norda Ĉinio. Kaj Guangdong-aj kuiristoj iom ŝanĝis la manieron. Unue brezi aŭ vaporigi materialon, poste verŝi sur ĝin amelon miksitan kun akvo kaj mallonge stufi ĝin. La karakterizaj pladoj estas stufita anaso kun 8 altvaloraj legomoj, kokoviandaj strietoj stufitaj kun konfitita porkoviando.

Krome, fritarto de la Guangdong-a gastronomio formiĝis inspirite de tiu de la eŭropa kuirarto.

La grava kialo, ke la Guangdong-aj pladoj kunfandiĝis kun kuirarto de norda Ĉinio, kuŝas en tio, ke historie multaj ŝtatoficistoj, senditaj al la loko por laboro aŭ pro ekziliĝo, alportis kuirarton el norda Ĉinio. Intertempe multaj eminentaj kuiristoj instruis sian arton al siaj kolegoj de la loko aŭ funkciigis butikon aŭ restoracion. Ĉio tio konsistigis la Guangdong-an gastronomion.