Ĉinio estas lando kun 56 nacioj. Escepte de kelkaj nacimalplimultoj,
kiuj tabuas vintrinkadon pro religio aŭ kredo, plejparto de la nacioj
ŝatas vintrinkadon. Ne nur paŝtnomadaj nacioj, ekz. mongola kaj
tibeta, havas siajn apartajn vinojn, kiaj vinoj lakta kaj sekala,
sed ankaŭ mjaŭ- kaj tuĝja-nacioj vivantaj en montaroj trinkas sian
propran vinon, kia rizvino. En Ĉinio nacimalplimultoj havas longtempan
amikan rilaton kun han-nacio, pro tio iliaj kutimoj kaj moroj iom
post iom kunfandiĝis kun la hana. Malgraŭ tio ili konservas ankoraŭ
siajn proprajn etiketojn kaj morojn pri vinotrinkado.
Sube estas kelkaj moroj pri vintrinkado en Ĉinio.
"Inviti al vintrinko" estas tradicia maniero
por inviti gastojn al vintrinkado. Komence de bankedo, la mastro
unue faras mallongan parolon kaj poste invitas gastojn al vintrinko.
Tiam ĉiuj devas stariĝi, la mastro la unua eltrinkas la vinon en
la taso unuspire kaj renversas la malplenan tason por prezenti respekton
al la gastoj. Laŭ kutimo ankaŭ la gastoj devas eltrinki la vinon
en la taso.
"Reciproki trinkinviton": Post kiam la mastro
finas sian inviton, la gastoj devas individue aŭ kolektive reciproki
ĝin por esprimi sian dankemon.
"Interproponi
vintrinkon" inter la gastoj. Kutime oni ofte elpensas diversajn
motivojn por instigi la proponitojn multe trinki. Se la proponito
ne povas trovi taŭgan pretekston por rifuzi trinkadon, li devas
tuj eltrinki la vinon prezentitan.
"Trinki anstataŭ alia": Se mastro aŭ gasto
ne povas trinki aŭ jam multe trinkas, li povas peti sian bonan amikon
anstataŭ lin por trinki la prezentatan vinon. En geedziĝa ceremonio
la akompanantoj de la novaj geedzoj ludas ĉefajn rolojn por trinki
vinon anstataŭ la novaj geedzoj.
"Vintrinki pro puno": Tio estas aparta moro
de ĉinoj pri vintrinkado, kaj per tiu ĉi maniero oni ŝerce punas
tiun, kiu malfruas en bankedo, la punato devas trinki 3 tasojn da
vino.
"Vintrinki por celebrado de monatiĝo de bebo aŭ
ĝiaj cent tagoj". En Ĉinio ĉiu nacio havas tian moron: Kiam
naskiĝis bebo, liaj familianoj devas prepari bankedon por celebri
ĝian monatiĝon aŭ ĝiajn cent tagojn, kaj invitante parencojn kaj
amikojn, kiuj venas al la bankedo kun ĝojo kaj donacoj aŭ mono por
la bebo.
"Vintrinki por festi datrevenon de naskiĝtago
de maljunulo": Ĉinoj havas moron festi jariĝojn 50-an, 60-an
kaj 70-an... Tiam gefiloj aŭ genepoj de la maljunulo aranĝas bankedon
kaj invitas al ĝi parencojn kaj amikojn.
"Vintrinki
por meti ĉeftrabon aŭ eniri en domon": En kamparo de Ĉinio
konstruado de domoj estas unu el gravaj aferoj. Dum la konstruado
meto de ĉeftrabo estas plej grava laborprocedo. Tiam oni vintrinkas
por esprimi bondeziron. En iuj lokoj oni havas kutimon verŝi alkoholaĵon
sur ĉeftrabon. Kiam la domo estas finkonstruita, oni vintrinkas
por celebri transloĝiĝon kaj peti dian benon.
"Vintrinki por festi komencon de entrepreno aŭ
por dividi inter si dividendojn": Ĉe malfermo de butiko kaj
metiejo la mastro preparas bankedon por celebrado; ĉe jarfino la
mastro aranĝas bankedon kaj vintrinkas por dividi dividendojn laŭ
akcio.
"Vintrinki por adiaŭo": Kiam amikoj iras
malproksimen, oni preparas bankedon kaj vintrinkas por adiaŭo. En
militado kiam bravuloj iris plenumi gravan kaj danĝeran taskon,
komandanto prezentis al ili po taso da alkoholaĵo por kuraĝigi kaj
adiaŭi ilin.
"Vintrinki por festi la Novjaron": Ĉinoj
multe atentas la Printempan Feston, novjaron laǔ la ĉina luna kalendaro.
En la jarfina vespero la tuta familio ofte rekuniĝas kaj ĝuas abundan
bankedon, tiam necesas vino, iuj eĉ havas kutimon pasigi la nokton
per vintrinkado.
|