Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Ŝinko kaj brasiko

Materialoj:

Kerna parto de ĉina brasiko:
500 g;
vintra bambuŝoso:
25 g;
kuirita ŝinko:
75 g;
salo:
5 g;
glutamato:
3 g;
blanka sukero:
2 g;
rizvino:
4 g;
amela likvaĵo
25 g;
buljono el osto aŭ koko:
250 g;
vegetala oleo:
500 g (100 g estos foruzita)

Preparado:

1. Lavu la brasikon, forigu la akvon sur la folioj kaj tranĉu ilin en striojn longajn je 6 cm. Tranĉu la ŝinkon en pecetojn 4.5 cm longajn kaj 1.5 cm larĝajn. Pecigu la vintran bambuŝoson.

2. Enmetu vegetalan oleon en paton. Kiam ĝi varmiĝas, enmetu brasikajn striojn. Post momenta frito ilin elpatigu kaj enmetu en pladon.

3. Enmetu iom da oleo en paton. Kiam ĝi varmiĝas, enmetu la buljonon, brasikajn striojn, rizvinon, salon kaj blankan sukeron, kaj poste enmetu pecigitajn ŝinkojn kaj bambuŝosojn. Post kuiro de 2 minutoj enmetu glutamaton kaj amelan likvaĵon. Verŝu ĝin sur la brasikajn striojn. Do la plado estas preta.

Brasikfoliingoj farĉitaj

Materialoj:

Ĉina brasiko:
500 g;
porkaĵo:
150 g;
ovo:
3;
koriandro:
10 g;
vegetala oleo:
175 g;
sezamoleo:
5 g;
salo:
8 g;
glutamato:
3 g;
ŝenoprazo:
3 g;
zingibro:
3 g

Preparado:

1. Dishaku la porkaĵon kaj faru el ĝi farĉon miksitan kun dishakitaj ŝenoprazo kaj zingibro, salo kaj glutamato. Tranĉu ŝenoprazojn kaj zingibron en maldikajn striojn.

2. Lavu la brasikon kaj forigu ĝiajn foliojn. Brogu la foliingojn per bolanta akvo, ilin rapide elakvigu kaj trempu en malvarma akvo, kaj elakvigu. Lamenigu la foliingojn.

3. Metu la lamenigitajn foliingojn sur tranĉtabulon kaj metu la pretigitan farĉon sur la foliingojn. Ilin volvu en fingran formon kaj tranĉu en striojn je 1.5 cm longajn. Metu ilin stare en pladon. Kirlu la ovojn kaj verŝu la ovaĵon sur la brasikajn volvaĵojn.

4. Metu oleon en paton. Kiam ĝi varmiĝas, enmetu la brasikajn volvaĵojn ĝis ili flaviĝas, enmetu ŝenoprazon, zingibron, renversu la brasikojn kaj enmetu salon, glutamaton kaj duonkuleron da supo (ĉ. 60 g). Kuiru per malforta fajro ĝis la supo restas malmulte kaj refoje renversu la brasikojn. Verŝu koriandron kaj sezamoleon. La plado estas preta.

Fonduo el saŭrkraŭto kaj fiŝo

Materialoj:

Fiŝo:
en pezo de ĉ.1250 g;
saŭrkraŭto:
150 g;
peklita kapsiko:
25 g;
seka kapsiko:
10 g;
kajena pipro:
3 g;
pipra pulvoro:
2 g;
salo:
5 g;
glutamato:
1 g;
rizvino:
15 g;
zingibro:
10 g;
ajlo:
10 g;
ŝenoprazo:
15 g;
akvo:
1500 g;
ovoblanko:
45 g

Preparado:

1. Tranĉu saŭrkraŭton en striojn. Fritu sekajn kapsikojn kaj kajenan pipron kaj pulvorigu ilin. Tranĉu fiŝon en pecojn maldikajn je 0.3 cm. Enmetu salon, rizvinon kaj ovoblankon. Partigu la fiŝoston kaj duigu la fiŝkapon.

2. Metu paton sur fajro kaj enmetu oleon. Post kiam ĝi varmetiĝas, enmetu peklitan kapsikon, zingibreron kaj ajleron ĝis la oleo iom ruĝiĝas. Aldonu akvon, rizvinon, pipron, glutamaton, salon, saŭrkraŭtajn striojn, fiŝkapon kaj fiŝoston. Kuiru per meza fajro ĝis la kuiraĵo donas sufiĉan guston. Elprenu la fiŝoston, enmetu fiŝpecojn. Post kiam la fiŝpecoj blankiĝas, elprenu kaj enmetu ilin en pladon kaj verŝu dispecigitan ŝenoprazon.

Vaporumitaj gluecrizaj pastetoj farĉitaj

Materialoj:

Faruno el glueca rizo:
800 g;
farĉo el azukio:
400 g;
faruno:
150 g;
oleo:
200 g;
freŝa bambua folio:
10 pecoj

Preparado:

1. Lavu la bambuajn foliojn, tenu ilin en akvo kaj poste tondu ilin en striojn longajn je 12 cm.

2. Metu azukian farĉon sur tranĉtabulon. Verŝu farunon kaj faru la farĉon en buletojn.

3. Faru el la faruno de glueca rizo pastojn kaj poste premu la pastojn en platajn pecetojn. Farĉu ilin per azukiaĵo, kaj ovaligu ilin.

4. Metu la bambuajn foliojn sur tabulon, ŝmiru ilin per oleo. Enmetu la ovalan pastaĵon en ĝian mezon. Ĝin envolvu kaj fiksu per dentopikilo. Vaporumu ilin 10 minutojn. La plado estas preta.