Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Kaŝtano kaj ĉina brasiko

(1). Kaŝtano kaj ĉina brasiko

Materialoj:
 
ĉina brasiko
500 g.
kaŝtano
10
zingibro
3 g.
salo
3 g.
kuirvino
5 g.
sukero
10 g.
amelo
15 g.
sezama oleo
 
koksupo
 

Preparado:

1. Lavu la brasikon kaj tranĉu ĝin en striojn; boligu kaŝtanojn kaj senŝeligu ilin;

2. Fritu la brasikajn striojn en oleo ĝis kiam ili flaviĝas, kaj elprenu ilin; per sama metodo fritu kaŝtanojn kaj elprenu ilin;

3. Fritetu zingibropecetojn en oleo, enpatigu la kuirvinon, koksupon, salon, sukeron kaj glutamaton. Enpatigu la brasikon kaj kaŝtanojn kaj boligu ilin, poste per malforta fajro kuiru ilin ĝis la supo malmultiĝa. Pliposte, per forta fajro kuiru ilin kaj enverŝu amelon kirlitan en akvo kaj fine surverŝu sezaman oleon. Jen la plado estas preta.

 

(2). Mungidoj kaj angilo

Materialoj:
 
mungidoj
100 g.
angilo
150 g.
ruĝa kapsiko
1
verda kapsiko
1
zingibro
salo
amelo

Preparado:

1. Tranĉu angilon, zingibron, ruĝan kaj verdan kapsikojn en striojn;

2. Brogu la angilajn striojn en bolanta akvo;

3. Brogu mungidojn kaj la striojn de kapsiko en bolanta akvo, elprenu ilin kaj tuj malvarmigu per malvarma akvo;

4. Fritu en oleo la striojn de zingibro, angiloj kaj aliaj materialoj;

5. Enverŝu amelan solvaĵon. Jen la plado estas preta.

 

(3). melongeno kun ajlo

Materialoj:
 
Longa melongeno
4-6
ruĝa kapsiko
1
verda kapsiko
1
ajlo
1

Preparado:

1. Lavu la melongenojn kaj vaporumu ilin, poste metu ilin sur pladon por malvarmigo;

2. Dispecetigu la ruĝan kaj verdan kapsikojn kaj ajlon, kaj metu ilin en pladon kun salo kaj glutamato;

3. Laŭlonge fendu la melongenon kaj enmetu la ajlopulpon en la fendon.

4. Enmetu la melongenojn kun ajlopulpo en ujon, surverŝu salon kaj metu ilin en fridujon. Post 2 tagoj oni povas manĝi ilin.

 

(4) Peklitaj kukumoj

Materialoj:
 
malgranda kukumo
2500 g.
sojo
500 g.
vinagro
250 g.
ajlo
2
zingibro
1
sekigitaj ruĝaj kapsikoj
sukero
 
forta brando

Preparado:

1. Lavu kukumojn kaj tranĉu ilin en pecojn. Per salo peklu ilin por 1-2 tagoj ĝis kiam ili moliĝas pro senakviĝo;

2. Boligu sojon, enmetu en ĝin sukeron kaj vinagron; tranĉu ajlon, zingibron kaj kapsikojn en pecetojn;

3. Enmetu la kukumojn laŭtavole en ujon kaj en ĉiu tavolo surverŝu dispecigitajn kapsikojn, ajlon kaj zingibron, kaj ankaŭ la sojon kaj gutojn da brando por pekli ilin en 2-3 tagoj;

4. Post peklado metu ilin en puran ujon kaj konservu fridaĵo.
Konsiloj:

1. Antaŭ peklado premu kukumojn por malmultigi la akvon aŭ sunumu ilin;

2. Konservu kukumojn sub la sojo por eviti putriĝon;

3. Gardu la peklitajn kukumojn kontraŭ oleo kaj neboligita akvo.