Aktualajhoj Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Vinita anaso

Materialoj:

1. Unu anaso dispecigita kaj brogita

2. 50 gramoj da ruĝa vino

3. Du kuleretoj da spicita saǔco

4. Du kuleretoj da fritita kapsikino (pli aǔ malpli laǔ individua plaĉo)

5. Unu kulero da koka bongustigaĵo

6. 25 gramoj da dispecigitaj tubajloj; 30 gramoj da forte batita zingibro

7. 25 gramoj da kando

8. 20 grajnoj de zantoksilo

9. Ok peklitaj kapsikoj tranĉitaj en mallongajn pecojn

10. Unu kulero da sezamoleo

Preparado:

1. Enverŝu oleon en kuirpoton. Kiam la oleo apenaǔ ekboletas, enmetu en la kuirpoton anasajn pecojn kaj ilin fritu ĝis flaviĝo. Metu la frititajn anasojn en pladon.

2. Enmetu peklitajn kapsikojn, spicitan saǔcon, zantoksilon kaj frititan kapsikinon en la kuirpoton kun restanta oleo kaj ilin kuiretu ĝis ruĝiĝo de la anaspecoj.

3. Enmetu la anasajn pecojn kaj fritu ilin mallonge, enverŝu akvon ĝis kiam la anasaj pecoj subakviĝas je ĉ. 3 cm. Post kiam la akvo bolas, enmetu zingibron, ruĝan vinon, salon, tubajlajn pecojn kaj kandon, ilin kuiru per milda fajro ĝis plena kuiriĝo.

4. Kiam la supo fariĝas densa, metu kokan bongustigaĵon kaj sezamoleon, prenu ilin kaj metu ilin en bovlon.