Aktualajhoj Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Stufita melongeno

Materialoj:

1. 500 gramoj da melongenoj, tranĉitaj en malgrandajn pecojn kaj peklitaj en unu kulereto da salo por 20 minutoj

2. Du kuleroj da kuirvino

3. Du pecoj de ilicio

4. Tri tubajloj, tranĉitaj en pecetojn

5. Tri bulberoj de ajlo, tranĉitaj en platetojn

6. Du koriandroj, tranĉitaj en pecetojn

7. Unu kulero da sojfaba saǔco, unu kulero da sojo, unu kulero da sukero kaj unu kulero da koka gustigaĵo

8. Likvaĵo el unu kulerego da amelo

Preparado:

1. Forte premu la peklitajn melongenajn pecojn por forigi ilian entenatan akvon.

2. Enverŝu oleon en kuirpoton, kiam ĝi apenaǔ bolas, enmetu melongenajn pecojn kaj ilin fritu ĝis flaviĝo. Metu la melongenajn pecojn en teleron.

3. Purigu la kuirpoton, enmetu en ĝin iom da oleo, post kiam la lasta estas duon-bolinta, enmetu la pecojn de tubajlo, ajlo kaj ilicio, kirle fritu ilin ĝis bonodoriĝo kaj poste enmetu la melongenajn pecojn preparitajn.

4. Dum kuirado de la melongenaj pecoj, enmetu en ilin kuirvinon kaj aliajn kondimentojn, kun duon-glaso da akvo. Kuiru ĝis bolado kaj enverŝu amelan likvaĵon.

5. Metu en la kuirpoton pecetojn de koriandro.

6. Kirle fritu ilin kaj metu ilin en teleron.