Materialoj:
|
terpomo 1-2 |
dolĉa kapsiko 1-2 |
melongeno 1-2 |
tomato 1-2 |
|
ajlo 5 g |
zingibro 5 g |
blanka sukero 3 g |
salo 3 g |
oleo 100 ml |
Preparado:
Lavu ĉiujn legomojn, senŝeligu la terpomon kaj melongenon kaj tranĉu ilin en neregulajn dikajn pecojn. Per forta fajro fritu ilin en oleo ĝis kiam ili flaviĝas, kaj elprenu ilin. Per iomete restinta oleo en pato kirle fritetu pecetojn de ajlo kaj zingibro, enpatigu la frititajn pecojn de dolĉa kapsiko kaj per forta fajro turne fritu ilin. Enpatigu la frititajn pecojn de terpomo kaj melongeno kaj poste tomatpecojn, salon kaj sukeron. Fine, rapide kirlefritu ilin. Jen la plado estas preta.
Trajto: Kvankam vegetara, tamen la plado havas guston malsaman ol pladoj el vegetaraĵoj.
|