Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Frititaj melongenpecoj farĉitaj

de BIAN JI

Materialoj:

 
globforma melongeno 400 g
cepo 25 g
fungo 50 g
koriandro 13 g
 
ovo 3
faruno 25 g
panrestaĵo 75 g
vegatara oleo 125 g
 
rafinita salo kunvena kvanto
pipro kunvena kvanto

Preparado:

1. Lavu, senŝeligu kaj duigu globforman melongenon. Kuŝigu la duonon de la melongeno kun volba parto supre sur haktabulon , faru la melongenon en iom dikajn pecojn kun tranĉo meze.

2. Dispecigu cepon, fungon kaj koriandron. Batmiksu 2 ovojn. Enpatigu vegetaran oleon, kaj fritu per ĝi dispecigitajn cepon, fungon kaj koriandron kun rafinita salo kaj pipro por fari farĉon.

3. Metu la farĉon en la internon de melongen-pecoj tra la tranĉo kaj sur ŝutu salon kaj pipron, ŝmiru la surfacon per faruno, ovoj batmiksitaj kaj panrestaĵoj.

4. Metu la paton sur la fajron. Post kiam ĝi varmiĝas, enmetu vegetaran oleon kaj fritu melongen-pecojn ĝis ili flaviĝas, elpatigu ilin. Tiam la plado estas preta.

Trajto: La plado estas bongusta kaj apetitoveka per siaj ekstero fragila kaj interno delikata.