Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Spinaco kun vermiĉelo el fabamelo

de BIAN JI

Materialoj:

 
spinaco 300 g
vermiĉeloj el fabamelo 100 g
seka salikoketo 15 g
 
kapsika oleo 20 g
mustarda pulvoro 15 g
sojo 5 g
vinagro 5 g
 
rafinita salo 5 g
gustigaĵo 2 g
ajlo 10 g

preparado:

1. Forigu radikojn de la spinacoj kaj lavu ilin. Brogu ilin per bolanta akvo, ilin rapide elakvigu kaj trempu en malvarma akvo. Elpremu akvon entenatan en ili kaj tranĉu ilin en longajn striojn longajn je 3 cm.

2. Tranĉu la vermiĉelojn infuzitajn en striojn longajn je 15 cm kaj metu ilin en pladon, metu sekajn salikoketojn en bolantan akvon, kaĉigu en ujo mustardon per iomete da bolanta akvo kaj metu sur ĝi la kovrilon. Dispecigu ajlon.

3. Enmetu la spinacstriojn kaj trancitajn vermiĉelojn en profundan pladon, aldonu mustardon ajlajn dispecetojn kaj salikoketojn, surverŝu spicaĵojn el sojo, gustigaĵo kaj kapsika oleo. Do, la plado estas preta.

Trajto: La plado bongustas aparte pro mustardo.