Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Kuracaj manĝaĵo de Ĉinio (II)

Stufaĵo el ripaĵo, sojfabo kaj momordika frukto

Materialoj:

  pork-ripaĵo 400 g.
  sojfabo 100 g.
  momordika frukto 200 g.
  zingibro 4 pecetoj
  dispecigita ajlo 3 g.
  salo kunvena kvanto
  gustigaĵo kunvena kvanto
  akvo 2 glasegoj
  kuirvino 5 g

Preparado:

1. Lavu porkripaĵon kaj dishaku ĝin en pecojn longajn je 4 cm.

2. Duigu momordikajn fruktojn, forprenu iliajn semojn kaj tranĉu ilin en pecojn je 4 cm longajn kaj je 2 cm larĝajn. Lavu sojfabojn.

3. Enpatigu oleon en kunvena kvanto, fritu per ĝi dispecigitan ajlokaĉon, zingibrajn pecetojn, pecigitan ripaĵon kaj sojfabojn, ĝis kiam ili bonodoriĝas. Enpatigu kuirvinon kaj akvon. Post kiam ili ekbolas, kuiru ilin per malforta fajro je 30 minutoj. Fine, aldonu pecetojn de momordikaj fruktoj kaj kune kuiru ilin je 10 minutoj.

Kuracefiko:

La plado utilas por fortigi la korpon, sanigi la hepaton kaj la okulojn.

Lilio, kukurbo kaj ginkaj semoj frititaj

Materialoj:

  kukurbo 300 g.
  ginkaj semoj 100 g.
  lilio 100 g.
  salo 1 kulereto
  gustigaĵo iomete
  blanka sukero duona kulereto

Preparado:

1. Lavu freŝajn liliojn, senŝeligu kukurbon, kaj tranĉu ĝin en pecetojn rombformajn; lavu ginkajn semojn.

2. Brogu freŝajn liliojn kaj ginkajn semojn.

3. Enpatigu viandsupon. Enmetu en ĝin ginkajn semojn kaj liliojn kaj kuiru je 15 minutoj. Aldonu al ĝi kukurbpecetojn kaj daŭrigu la kuiradon je 10 minutoj. Kiam la supo sekiĝas, fritu la enmetitajn materialojn ĝis flaviĝo. Fine, verŝu sur ilin likvan amelon. Jen la plado estas preta.

Kuracefiko: Ĝi utilas por fortigi la korpon, harmonigi funkcion de la pulmoj kaj kuraci tuson, kaj taŭgas al diabetuloj kaj malsanuloj malfortaj pro interna varmo.

Karaso stufita kun papajbero

Materialoj:

  1 karaso ĉ 500 g.
  1 papajbero ĉ 500 g.
  akvo 1500 g.
  salo 1 kulero
  gustigaĵo iomete
  kuirvino kunvena kvanto
  pipra pulvoro kunvena kvanto
  pecetoj de zingibro kunvena kvanto
  ajlo kunvena kvanto

Preparado:

1. Faru tranĉojn ambaŭflanke de la kasaso. Senŝeligu papajberon, elprenu ĝiajn kernon kaj tranĉu ĝin en maldikajn pecetojn.

2. Varmigu oleon en pato kaj fritu la karason ĝis kiam flaviĝas ambaŭ flankoj de ĝia korpo.

3. Enpatigu oleon, aldonu pecetojn de zingibro kaj ajlo, fritu ilin ĝis kiam ili bonodoriĝas. Sekve aldonu kuirvinon, akvon kaj pecetojn de papajbero. Kiam akvo ekbolas, aldonu la karason frititan. Surmetu sur la pato kovrilon kaj kuiru per malforta fajro, ĝis kiam la supo fariĝos lakteca. Fine elprenu zingibron kaj ajlon, kaj aldonu pipron en pulvoron. La plado estas preta.

Kuracefiko: Ĝi utilas al la lieno, stomako kaj urina sistemo.

Supo el salangannesto kaj malgrasa viando

Materialoj:

  Sekigita salangannesto 5 g.
  Malgrasa porko-viando 200 g.
  Blanka orelfungo 20 g.
  Sekigita konkuleto kunvena kvanto
  gustigaĵo iomete
  salo 1 kulereto
  akvo 2 glasegoj
  pecetoj de zingibro 5 g.

Preparado:

1. Mergu sekigitan salanganneston en akvo 2 horojn kaj poste tenu ĝin en bolanta akvo ĝis kiam ĝi moliĝas;

2. Metu blankajn orelfungojn en akvon por moligi ilin;

3. Tranĉu malgrasan viandon en kubojn grandajn je 2 cm kaj brogu ilin en bolanta akvo;

4. Enmetu la viandkubojn en kaserolon kun sekigitaj konkuletoj, pecetoj de zingibro kaj akvo. Post unuhora kuirado, aldonu salanganneston kaj orelfungojn por duonhora stufado.

Kuracefiko: Ĝi utilas por fortigi korpon delikatigi haŭton.

Ovaĵo fritita kun momordika frukto

Materialoj:

  momordika frukto 200 g.
  ovo 200 g.
  salo 5 g.
  gustigaĵo 1 kulereto

Preparado:

1. Duigu momordikajn fruktojn kaj forprenu iliajn semojn. Tranĉu ilin en pecetojn kaj brogu ilin en bolanta akvo, elprenu ilin.

2. Kirlu ovojn kun gustigaĵo kaj salo kaj poste miksu ĝin kun la peceto de la momordikaj fruktoj;

3. Varmigu oleon en pato kaj fritu la miksaĵon ĝis kiam ĝi flaviĝas ambaŭflanke. Jen la plado estas preta.

Kuracefiko: Ĝi utilas al la okuloj kaj efikas febro kaj tokso.