Unua paĝo >> Kuirarto >> Kuiri ĉine


Kuracaj manĝaĵoj de Ĉinio (I)

Stufaĵo el ignamo kaj bova kalkanea tendeno

Materialoj:

  bova kalkanea tendeno 300 g.
  ignamo 300 g.

Kondimentoj:

  zingibro 20 g.
  ajlo 4 bulberoj
  askalonŝenoprazo 20 g.
  ilicio 1 peco
  fermentinta toŭfuo 1 peco
  misoo 30 g.
  sojo 10 g.
  salo 1 kulereto
  gustigaĵo iomete
  kuirvino 15 g.
  akvo 3 glasoj

Preparado:

1. Senŝeligu kaj lavu ignamojn, kaj tranĉu ilin en dikajn pecojn.

2. Kuiru bovajn kalkaneajn tendenojn 30 minutojn, trempu ilin en malvarma akvo kaj tranĉu ilin en oblongajn pecojn; dispecigu ajlon.

3. Varmigu oleon kaj fritu misoon kun pecoj de zingibro, ajlo, fermentinta toŭfuo ĝis kiam misoo bonodoriĝas, enmetu kuirvinon, akvon, bovajn kalkaneajn tendenojn kaj aliajn kondimentojn. Sufiĉe kuiru per nearda fajro bovajn kalkaneajn tendenojn ĝis moliĝo kaj fine enmetu ignamojn. Daŭrigu kuirado ĝis pretiĝo de ignamo. Jen la plado preta.

Analizo de nutro: La plado entenas abundon da vitaminoj, kalcio, fosforo kaj fero.

Funkcio: Ĝi utilas por plifortigi la korpon, plibonigi la apetiton kaj plialtigi funkcion de la hepato kaj tiun de la reno.

Bovaĵo fritita kun ananaso

Materialoj:

  bova viando: 100 g.
  ananaso senŝeligita 300 g.

Kondimentoj:

  zingibro 5 g.
  ajlo 5 g.
  askalono 10 g.
  kapsiko 30 g.
  salo 2 kuleretoj
  glutamato iomete
  sukero 20 g.
  vinagro 5 g.
  sojo 2 g.
  kuirvino 5 g.
  amelo 15 g.
  baksodo 1g.

Preparado:

1. Tranĉu bovan viandon en pecojn. Miksu sojon, sodon kaj amelon miksitan kun akvo kaj enmetu la pecojn de bova viando por peklado en 30 minutoj.

2. Tranĉu ananason en dikajn pecojn, trempu ilin en salakvo kaj sukeru ilin 10 minutojn.

3. Fritu bovajn viandpecojn kaj poste, enpladigu ilin.

4. Varmigu oleon kaj enpatigu ajlajn, zingibrajn kaj ananasajn pecojn kaj kapsikajn pecojn por arda fritado. Enpatigu bovajn viandpecojn preparitajn, kuirvinon, sukeron kaj vinagron. Fine enmetu akvan amelon kaj ŝenoprazon por friteto. Jen la plado estas preta.

Analizo de nutro: La plado abundas je proteino, kalcio, fosforo, fero, vitaminoj B1 kaj B2.

Funkcio: Ĝi utilas por malsoifigo kaj plifortigo de funkcio de la lieno kaj stomako.

Lotusfolia kaĉo

Materialoj:

  freŝa lotusfolio 1 folio
  rizo 100 g.
Kondimentoj:
  kando konvena kvanto

Preparado:

1. Lavu lotusfolion kaj tranĉu ĝin en striojn.

2. Lavu rizon.

3. Enmarmitigu akvon, rizon kaj lotusfolion. Kuiru ilin kune, kaj fine enmetu kandon. Jen la kaĉo estas preta.

Lotusfolio donas bonan odoron kun iomete maldolĉa kaj adstringa gusto.

Funkcio: Ĝi utilas al la sano de la lieno kaj stomako, kaj taŭgas por korpulentuloj kun nebona digestado.

Kratago, vaksa kukurbo kaj porka viando frititaj

Materialoj:

  freŝa kratago 40 g.
  dorsaĵo de porko 100 g.
  vaksa kukurbo 200 g.

Kondimentoj:

  salo duona kulereto
  gustigaĵo iomete
  zingibro kaj ŝenoprazo konvena kvanto
  sojo 1 kulereto
  amelo konvena kvanto

Preparado:

1. Lavu, sensemigu kaj tranĉu kratagojn en pecojn.

2. Tranĉu dorsaĵon de porko en pecojn, miksu ilin kun salo, gustigaĵo kaj amelo miksita kun akvo en konvena kvanto, senŝeligu kaj dispecigu vaksan kukurbon.

3. Enpatigu oleon kaj fritu la tranĉaĵon de porka dorsaĵo kun pecoj de zingibro kaj ŝenoprazo ĝis kiam la viandaĵo paliĝis. Sekve enmetu pecojn de vaksa kukurbo kaj kratagojn. Fine enmetu sojon kaj akvan amelon. Jen la plado estas preta.

Kratago utilas por mallevi sangpremon, vaksa kukurbo por preventi amasiĝon de graso. La plado efikas por sengrasigo kaj san-protekto.

Funkcio: Ĝi utilas por veki apetiton kaj havi bonan digestadon, kaj taŭgas por korpulentuloj pro malforto de la lieno.