|   Intervjuate 
              de raportistoj, Long Zhixian kaj Yao Naili, membroj de la 10-a Tutlanda 
              Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) 
              kaj specialistoj de la ĉina tradicia medicino, esprimis, ke en la 
              pasintaj jaroj, la ĉina tradicia medicino gajnis grandajn sukcesojn 
              en kuracado de tumoroj, hepataj malsanoj kaj virusa gripo, kelkaj 
              rezultoj gajnis Ŝtatan Premion de Scienca-teknologia Progreso de 
              Ĉinio. La ĉina tradicia medicino havas siajn sciencajn regulojn 
              kaj samtempe estas bezonataj de la popolo. Nun en Ĉinio estas 29 
              lernejoj de la ĉina tradicia medicino kun multaj instruistoj kaj 
              sufiĉaj studentoj. Ĉinio alte taksas disvolviĝon de la ĉina tradicia 
              medicino kaj investis kelkajn miliardojn da juanoj (ĉ. 7.8 juanoj 
              = 1 usona dolaro) por esplori la bazan teorion kaj klinikan aplikadon 
              pri gravaj malsanoj dum la 11-a 5-jara Plano de Disvolvo de Ĉinio.  Samtempe ĉinoj estas klopodantaj por meti 
              la ĉinan tradician medicinon en la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj.   |