Aktualajhoj Unua paĝo >> Medicino


Ĉinio faras kvarantenon al personoj kaj varoj, kiuj povas transigi gripon A/H1N1, ĉe ilia el- kaj enlandiĝo

Ĉinio jam prenis la gripon A/H1N1 kiel kontaĝan malsanon B kaj faras administradon al ĝi laŭ kontaĝa malsano A. La 4-an de majo, intervjuite, rilata respondeculo de la Ĉina Ministerio pri Sano diris, ke la personoj kaj varoj, kiuj eventuale disvastigos la gripon, devas akcepti kvarantenon ĉe sia el- kaj enlandiĝo por maksimume malaltigi eblecon de disvastigo de la epidemio en Ĉinio.

Laŭ konigo oni kvarantenigas ne nur el- kaj enlandiĝajn personojn, kiuj povas eventuale disvastigi la viruson de la gripo, sed ankaŭ koncernajn trafikilojn, bagaĝojn, varojn kaj poŝtaĵojn.