Keiji Fukuda, adjunkto de la ĝenerala direktoro pri
Sano-sekureco kaj Medio-administrado de la Monda Organizo por Sano
(MOS), diris en Ĝenevo la 4-an de majo, ke kvaranteno estas longdaǔra
kaj difinita principo por preventi infektajn malsanojn.
En la gazetara konferenco okazigita de MOS Keiji Fukuda
respondis al meksika raportisto pri kvaranteno en Ĉinio kaj aliaj
landoj: "En specialaj cirkonstancoj la institucioj povas fari
kvarantenon. Tio estas longdaǔra kaj difinita principo por preventi
infektajn malsanojn." Li diris ankaǔ, ke oni ne havas "fiksajn
preskribojn" kontraŭ infektaj malsanoj, tial malsamaj landoj
povas alpreni malsamajn kontraǔrimedojn.
Li emfazis, ke pro daŭra etendiĝo de la epidemio kaj
malfacila prognozo de la nova viruso, plej gravas, ke ĉiuj landoj
tenas altan singardemon kaj rigore superregas ĝian cirkuladon. Li
diris, ke nun la landoj en la suda hemisfero eniras en vintron kaj
periodon kiam vigle cirkulas la gripo, preventado en tiuj landoj
estas precipe grava.
|