La ĉina registaro duafoje sendis al Meksiko medicinajn
materialojn kontraǔ gripo A/H1N1. Je la 7-a horo de la 4-a de majo
laǔ loka tempo la materialoj atingis aerdromon ekskluzivan al prezidento
en Meksik-urbo. Laǔ konigo de la sekcio de la Ĉina Komerca Ministerio
por helpi aliajn landojn, la Ĉina Suda Flugkompanio plenumis la
taskon kunportante 6300 kestojn da materialoj inkluzive de buŝŝirmiloj,
okulkovriloj, gantoj, desinfektaĵoj kaj medicinaj termometroj.
Ĝis tiam Ĉinio donis al Meksiko kontraǔgripajn materialajn
helpojn kun valoro de 5 milionoj da usonaj dolaroj.
|
|
|
Materialoj transportotaj |
Laboranto kontrolas la
materialojn. |
La medicinaj materialoj
atingis Meksikon. |
|