Aktualajhoj Unua paĝo >> Medicino


La ĉina registaro transportis siajn civitanojn al la patrio

La 5-an de majo, je la 3-a horo kaj 5 minutoj laŭ la loka tempo, la aviadilo luita de la ĉina registaro forlasis la Internacian flughavenon Benito Juarez, Meksik-urbo, kun 79 ĉinaj civitanoj retenitaj tie, kaj flugis al Tijuana, norda urbo de Meksiko, por 18 aliaj ĉinaj civitanoj en la loko, ke ili kune reflugu al la patrio.

Ĉi-foje en la ĉartita aviadilo laboris 7 spertaj pilotoj kaj 10 stevard(in)oj. Jam antaŭ la flugo la aviadistaro lernis sciojn kontraŭ la gripo A/H1N1, ellaboris anticipan planon kontraŭ eventualaĵoj kaj por garantii sekurecon de la flugo kaj tiun kontraŭ la epidemio.

Epidemiologo de la Ĉina Ministerio pri Sano kaj kuracisto de la Higiena Centro de la Ĉina Sud-aerlinia Kompanio Limigita akompanis la pasaĝerojn por higiena kontrolado. En la aviadilo ili faris al la pasaĝeroj ankaŭ prelegon pri rimedoj kontraŭ la gripo AH1N1, prizorgante ilian sanstaton. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj por ili en la aviadilo estis liveritaj de Kantono. Oni havis en la aviadilo sufiĉe da antivirusaj medikamentoj, medicinaj maskoj, termometroj kaj desinfektaĵoj.

Atinginte Ŝanhajon en la sekvanta tago, ĉiuj pasaĝeroj estis izolitaj por 6-7 tagoj, kaj akceptos medicinan observon.