
La 5-an de majo ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezidis konstantan
kunvenon de la Ŝtata Konsilantaro por studi kaj dispozicii rimedojn
kontraŭ la gripo A/H1N1.
La kunveno diris, ke nuntempe preventado kaj regado
de la gripo A/H1N1 estas en ŝlosila tempo. La epidemio disvastiĝas
en pli ol 20 landoj kaj regionoj, ankaŭ Ĉinion minacas la epidemio
kaj oni devas teni altan singardemon.
La kunveno montris, ke oni devas doni grandan atenton
al ekzameno kaj kvaranteno de la epidemio ĉe en- kaj ellandiĝo de
Ĉinio, kaj sin pretigi por tuj fari izolon, ekzamenon, diagnozon
kaj kuracon al la eble trovotaj malsanuloj. Samtempe oni devas rapidigi
studadon pri ĝiaj patologio kaj vakcino, intensigi kunlaborojn kun
koncernaj landoj kaj internaciaj organizoj, starigi kunlaboran mekanismon
kun Hongkong, Makao kaj Taiwan, kaj per kapitaloj, materialoj kaj
teknikoj helpi la bezonantajn landojn kaj regionojn.
|