La 8-an de junio la kompanio Sinovac Biotech en Pekino
ricevis de Usono stamon NYMCX-179A uzotan por fari vakcinon kontraŭ
la gripo A/H1N1, kaj komencis tiuvespere produktadon de la vakcino.
Tio signifas, ke jam komenciĝis en Ĉinio pogranda produktado de
vakcino kontraŭ la gripo A/H1N1, kaj la unua grupo de la vakcino
estos elfarita espereble en la fino de julio.
La
kompanio Sinovac Biotech sin dediĉas al esplorado, produktado kaj
vendado de porhomaj vakcinoj, kaj jam vendis Healive, virus-mortigan
vakcinon kontraǔ la hepatito A, kaj Bilive, kombinitan vakcinon
kontraǔ la hepatito A kaj B.
|