Unua paĝo >> Medicino


Pri reformado de medicino de Ĉinio

de WANG XINLING

La 6-an de februaro, 2006, ĉeestante la kunsidon prezidatan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, Ma Wenfang, 55-jara kampara kuracisto diris: “Estas malfacile por kamparanoj akiri kuracon, kaj la kamparaj kuracejoj funkcias malfacile. Efektive la kamparaj kuracistoj laboras kaj vivas pli malfacile.” Ĉefministro Wen Jiabao kunvokis tiun kunsidon por kolekti opiniojn de la socio.

Pri kuracado, iu retumanto skribis, ke kvankam lia familio enspezas 5000 juanojn unu monaton (ĉ. 500 eŭroj), sed ili timas malsaniĝi. Se iu el lia familio malsaniĝos grave, lia familio tuj fariĝos malriĉega. Li esperas ke medicina asekuro povos favori al ĉiuj familioj, ke oni povas vivi trankvile.

En la pasinta jaro, Gao Qiang, ministro de la Ministerio de Sano de Ĉinio, plurfoje diris en multaj okazoj, ke la registaro bone funkciigos publikajn hospitalojn por doni al la popolo bonan kaj malmultekostan kuracon.

En Ĉinio, la popolo malkontentas ĉefe pri medicina servo, kaj tio ankaŭ estis multe zorgata de reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK) kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK). La reprezentantoj de TPK kaj ĈPPIK prezentis siajn proponojn. Komitatano Chu Yaping de ĈPPIK proponis fondi monopolan medikamentan buroon, ke la registaro difinu la prezojn de medikamentoj por maksimume protekti la intereson de la popolo. Ĉefministro Wen Jiabao esprimis en la registara laborraporto, ke en 2006 oni akcente zorgos medicinan servon por solvi la problemojn de malfacileco de malriĉaj kamparanoj en akiro de nemultekosta kuraco. La konkretaj rimedoj estas: rapidigi la konstruadon de medicina servosistemo en la kamparo, disvolvi higienan servon en plansetlejoj de la urboj, profundigi reformadon de la medicina sistemo, ordigi kaj normaligi kuracan servon kaj produktan kaj cirkulan ordon de medikamentoj.

De 2006, ĉiuj lokoj de Ĉinio sinsekve fondos pagomoderajn hospitalojn aŭ pagomoderajn kuracejojn por garantii kuracadon de homoj malmulte enspezantaj. Ĝeneraliĝos en 2008 la nova koopera kuraca sistemo en la kamparo.