|
“Ni
havas garantion por akiri kuracon.” |
Li Zhiqiang estas kamparano en montaro,
40 km. distance de la urbo de Jinzhai-gubernio de Anhui-provinco
en Ĉinio. Lia familio enspezas 3000 juanojn (10 juanoj = 1 eŭro)
ĉiu-jare. Sed ĉi-foje li pagis pli ol 10 mil juanojn por operacio,
tro grandan sumon laŭ lia ekonomia situacio. Li diris: “Mi ne povus
tuj akiri la kuracon, se mi ne aliĝus al la kampara koopera kuraco.”
Kiel la unua profitanto de la nova kampara
koopera kuraco de Jinzhai-gubernio Li Zhiqiang reprenis 3060 juanojn
el la pagita sumo post sia elhospitaliĝo. Tio profitas de lia aliĝo
al la nova kampara koopera kuraco per pago de 10 juanoj ĉiu-jare.
La sistemo de la nova kampara koopera kuraco
vaste disvastigata nun en la ĉina kamparo estas medicina asekura
sistemo organizata, gvidata kaj subtenata de la registaro kaj financata
de persono, kolektivo kaj registaro. La kamparanoj povas aliĝi memvole.
De 2003 ĝis la 30-a de septembro de 2005 Ĉinio prove praktikis la
sistemon en 671 gubernioj. Al la sistemo aliĝis 177 milionoj da
kamparanoj, kiuj konsistigas 19.94% de la totala kamparanaro.
Ĉinio estas agrikultura lando. En la kamparo
vivas 700 milionoj da kamparanoj ne inkluzive de tiuj laborantaj
en urboj. Pro tio higiena problemo de la kamparanoj fariĝas granda
afero en disvolviĝo de Ĉinio. Retrorigardante la historion ni povas
vidi la irvojon de Ĉinio por solvi la problemon de kuraco de la
kamparanoj en la pasintaj pli ol 50 jaroj.
Post
1949: tri laboroj ŝanĝis staton de kampara kuraco
|
Ĉina
vicĉefministro Wu Yi (la dua de dekstre) kaj ministro de sano
Gao Qiang (la unua de dekstre) en la kamparo de Sichuan-provinco. |
Antaŭ 57 jaroj, kiam la Ĉina Popola Respubliko
fondiĝis, escepte de malmultaj privataj ĉinmedicinaj kuracejoj kaj
drogherbaj apotekoj preskaŭ ne estis kuracaj institucioj en la kamparo.
La kamparanoj suferis de malriĉeco, epidemioj kaj lokaj malsanoj.
La mortokvanto de novnaskitoj atingis 200‰ kaj la averaĝa vivdaŭro
de ĉinaj kamparanoj estis malpli ol 35 jaroj. En tia stato, Ĉinio
klopodis por moderigi la seriozan situacion pere de jenaj tri laboroj:
La unua: establi en gubernioj, subgubernioj
kaj vilaĝoj higienajn instituciojn por gvidi la laboron kaj liveri
kuracan servon; la dua: fari duonjaran instruadon pri kuracaj scioj
al junuloj elektitaj el la kamparanoj por ke ili havu bazajn sciojn
pri preventado de malsanoj, sanigado kaj tradicia medicino, kaj
minimuman kapablon kuraci neseriozajn malsanojn; la tria: praktiki
asekurecan sistemon financatan de la kamparanoj.
Tiuj laboroj evidente ŝanĝis la staton
de manko de kuracistoj kaj medikamentoj en la kamparo, kaj la mortokvanto
de novnaskitoj malaltiĝis al 25.5‰, tiu de akuŝintinoj malaltiĝis
de 15‰ al 0.51‰. La mortokvanto de la loĝantoj malaltiĝis de 17‰
al 6.42‰ kaj averaĝa vivdaŭro altiĝis de 35 jaroj al 71 jaroj. Esplorado
de la Monda San-Organizo (MSO) kaj la Monda Banko raportis en la
80-aj jaroj de la pasinta jarcento: “Dank’ al ĉina sugesto la elementa
san-laboro estis elmetita. Ĉinio starigis en la kamparo kun 80%
de la loĝantoj de la tuta lando sukcesan bazan sanitaran sistemon.
Ĝi liveras medicinan servon malmultekostan kaj taŭgan al la popolo
kaj plenumas la bazan bezonon rilate higienon de plimultaj kamparanoj,
kaj estas bona modelo por la disvolviĝantaj landoj.”
En
la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento: malsukceso kaj leciono
|
Ankaŭ
infanoj povas akiri kuracon per karto. |
De la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento Ĉinio
praktikis en la kamparo la politikon de familia respondeca laŭkontrakta
produktado, kaj falis la kolektiva ekonomio de la kampara kooperado
kaj la popola komunumo. Tio kaŭzis malaperon de la kampara koopera
kuraco kaj malfortiĝon de bazaj san-organizoj. La populariga indico
de la kampara koopera kuraco malaltiĝis de 90% en 1970 al malpli
ol 10% kaj eĉ al 5%. Pli serioze estis, ke pro manko de subteno
de la kolektiva ekonomio kaj lokaj registaroj la lokaj san-organizoj
fariĝis komerce profitemaj. Pro tio 70% de la bazaj san-organizoj
falis en malfacilan situacion kaj 50% de la vilaĝaj kuracejoj fariĝis
privataj profitantaj el kuraco kaj vendado de medikamentoj. Pro
malfortiĝo de laboro de kampara publika higieno kaj malsano-prevento
kaj sanitaro reaperis en iuj lokoj epidemioj kaj lokaj malsanoj.
Pro senĉesa leviĝo de kuracpago multaj kamparanoj ne havis monon
por viziti kuraciston. Laŭ la taksado de MSO en 2000 al la ĝeneralaj
atingoj kaj efikoj en higiena afero de 191 membrolandoj, Ĉinio okupis
la 144-an lokon, kaj laŭ taksado al monkolektado kaj justeco de
dividado en higiena afero, Ĉinio okupis la 188-an lokon.
En
2006: unuaj sukcesoj de la nova sistemo de kampara koopera kuraco
|
Kamparano
repreninta kvoton el la pago por kuraco |
En 2003, por ŝanĝi malbonan situacion de
la kampara kuraco, Ĉinio faris provon de nova kampara koopera kuraco.
Ĉiuj provincoj ellaboris laŭ sia efektiva stato pagmanieron de kamparanoj
por aliĝi al la kuraco. Premise de memvolo de kamparanoj, la ŝtato
starigis fonduson por kamparanoj el 10 juanoj pagataj ĉiu-jare de
la centra registaro, 10 juanoj de la loka registaro kaj 10 juanoj
de kamparano mem. Kiam malsaniĝas kamparanoj, ili povos repreni
parton de sia pago por la kuraco. La ŝtato donas al la kamparanoj
de meza kaj okcidenta Ĉinio pli grandan repreneblan kvoton ol tiuj
de aliaj regionoj de Ĉinio. Laŭ tiu sistemo la kamparanoj pagintaj
10 juanojn ĉiu-jare povas ricevi kvoton de kelkmil eĉ dek mil juanojn,
se ili malsaniĝis grave.
“Dankon al la koopera kuraco. Alie, mi
ne povus pagi por la kuraco eĉ per mia tuta sumo da ŝparmono!” diris
Shandong-a kamparanino Ji Huili. En 2004 ŝia edzo Ji Yubao paraliziĝis
pro apopleksio. En unu jaro li pagis pli ol 100 mil juanojn por
du operacioj. Laŭ la sistemo de la nova kampara koopera kuraco li
reprenis 71 mil juanojn. Tio solvis lian malfacilon en ekonomio.
La nova kampara koopera kuraco nun ne
havas fiksan modelon en diversaj lokoj de Ĉinio kaj la reprenebla
kvoto en diversaj regionoj estas malsama. Ji Yubao estas malsanulo
ricevinta kompare grandan kvoton.
Kompare kun la kampara koopera kuraco
praktikata antaŭ kelkdek jaroj, la nova sistemo donas pli vastan
eblecon al kamparanoj suferantaj de grava malsano viziti hospitalojn
en grandaj urboj, kaj ili povas repreni pli grandan kvoton el la
kuraca pago. Krome, la kamparanoj povas akiri la kvoton en malpli
longa tempo.
Sekve de stabiliĝo de la prova praktikado
de la nova kampara koopera kuraco, la ĉina registaro planas ĝeneraligi
la sistemon al ĉiuj kamparanoj en 2010. Laŭ tiu plano, en 2006 la
kampara koopera kuraco prove praktikiĝas en 40% de la gubernioj
de la tuta lando rilate 300 milionojn da kamparanoj, kaj en la venonta
jaro en 60% de la gubernioj kaj en 2008 en pli ol 80% de la gubernioj
kaj ĝis kompleta praktikiĝo en la tuta lando.
|