La
24-an de septembro 2006 la pocio "Shenzhou-3" revenis
surteren post 15-taga flugado en la spaco per la satelito "Shijian-8"
destinita por fari bonajn speciojn. Post observado kaj traktado
de ĝiaj bakterioj, fakuloj anoncis: eksperimento pri farado de bonaj
specioj en la spaco atingis atenditan celon. Antaŭ tio oni sinsekve
8 fojojn faris eksperimenton pri la nomita pocio en la spaco.
Astronaŭtika
teknologio rapide disvolviĝis kaj malfermis novan vojon al esplorado
pri funkcioj kaj karakteroj de mikroboj en la spaca medio kaj pri
utiligo de iliaj produktaĵoj. Per revenigebla spackajuto oni transportis
al la spaco bakteriojn kaj ĉelojn de biomedikamentoj por akceli
iliajn kreskadon kaj variadon, kaj post ilia reveno al la tero oni
ilin kulturas kaj selektas por akiri bonspecajn bakteriojn kaj ĉelojn
kun la celo grandskale produkti biomedikamentojn.
Nun,
en la mondo medikamentoj estas faritaj ĉefe el mikroboj kaj ĉeloj
de animaloj kaj vegetaloj. Sed produktado de iuj medikamentoj sur
la terglobo estas limigita kaj multekosta. Produkti pli multajn
kaj pli bonajn medikamentojn el mikroboj kaj ĉeloj de animaloj kaj
vegetaloj, revenintaj el la spaco post kosma vojaĝo, jam fariĝis
grava temo de medikamenta fabrikado per astronaŭtika teknologio.
En
la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio komencis disvolvi spacan
biosciencon, kaj en la lastaj jaroj konis grandan progreson tiukampe.
Bioteknologio fariĝis grava kampo en disvolviĝo de scienco kaj teknologio
de Ĉinio, dank' al forta subteno de koncerna departemento. La pocio
"Shenzhou-3" estas produktita post selektado kaj kulturado,
kun subtenado de la projekto de altteknologia esplorado de Ĉinio.
Ĝi estas la unua ĉina spaca biomedikamento transportita de kosmoŝipo
kaj posedanta propran intelektan proprieton.
La
unua entrepreno de Ĉinio posedanta teknikon pri farado de biomedikamentoj
estas la Limigita Farmacia Kompanio Hengtong-Guanghua de Xi'an en
nordokcidenta Ĉinio. Utiligante apartan spacan biomedion, ĝiaj farmakologoj
mutaciigis bakteriojn por la pocio "Shenzhou-3" kaj sukcesis
en sinsekva mutaciado de bakterioj. Post plurfoja kosma vojaĝo multiĝis
elementoj utilaj al kuracado. La biobakterioj bezonas almenaŭ cent
milionojn da jaroj por plenumi tiun evoluon sur la terglobo. Fakuloj
diris, ke tiu medikamento efikas rekte en trunkaj ĉeloj sangofaraj
de la medolo kaj havas bonan efikon por kuraci foj-refojan infektadon
de la spira kanalo, diversajn tumorojn, neregeneran anemion, malpliiĝon
de leŭkocitoj ktp.
Nun Ĉinio jam grandskale produktas la
pocion. Post kiam la pocio "Shenzhou-3" eniris en la merkaton
en 2003, sep ĉinaj urboj ĝin metis en la liston de receptaj medikamentoj
de hospitaloj.
|