Kiujn
malsanojn akupunkturo povas kuraci? Jen demando prezentata de internacia
medicina rondo.
Post 4-jara studo pri kuracado per akupunkturo
doktoro Du Yuanhao, vicdirektoro de la Tutlanda Akupunktura Klinika
Centro de Ĉinio de la Unua Hospitalo sub la Tianjin-a Universitato
de Ĉinaj Medicino kaj Drogoj, kaj lia grupo konkludis, ke la akupunkturo
havas kuracan efikon por 461 specoj de malsanoj.
Du Yuanhao montris, ke la akupunkturo
povas kuraci multajn malsanojn, tamen ne efikas por ĉiuj malsanoj.
La akupunkturo kuracas malsanojn ĉefe
per pikado de kanalaj aŭ nervaj sistemoj. Ĝenerale, tio havas pli
bonan efikon en kuracado de malsanoj funkciaj ol la organaj, kaj
bone efikas precipe por kuraci malsanojn sportajn kaj sentajn kaj
dolorojn.
La rezulto de la studo montras, ke la akupunkturo
taŭgas por kuraci malsanojn de sistemoj muskola, skeleta, nerva,
digesta, urina, genera, de spiritmova malordo, kaj haŭtajn malsanojn.
|