Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Braceleto de Rido por volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj

La 1-an de januaro okazis sur la placo de Sonorila kaj Tambura Turoj de Pekino ceremonio de publikigo de la Braceleto de Rido por volontuloj de la Pekinaj Olimpikoj. La ruĝa, blua, flava, nigra kaj verda plastaj braceletoj signifas respektive helpemon, lernadon, ĝentilecon, honestecon kaj mediprotekton.

Por celebri ĝian publikigon, je la nula horo de la 1-a de januaro de 2007, famaj sportistoj Deng Yaping, Xu Haifeng kaj aliaj 10 reprezentantoj de diversaj rondoj iris sur la Sonorilan Turon kaj batis kune kun volontuloj la bronzan sonorilon kun 600-jara historio. Ili batis 108 fojojn por beni la Olimpikojn.