Ĝis la fino de 2006 Ĉinio havas 217 bredatajn grandajn pandojn .
Pasintjare 22 bredataj grandaj pandoj de Ĉinio naskis
34 idojn, kaj 30 el ili vivas, tio estas nova rekordo de generado
de bredataj pandoj.
Tiuj ĉi grandaj pandoj estas bredataj ĉefe en la Ĉina
Esplora Centro de Protektado de Grandaj Pandoj, en Wolong, Sichuan-provinco,
kaj la Chengdu-a Esplora Bazloko pri Generado de Grandaj Pandoj.
Aliaj pli ol 20 grandaj pandoj estas bredataj en zoologiaj ĝardenoj
de Usono, Japanio, Germanio kaj Tajlando.
|