La 4-an de januaro, anstataŭante la eksan ĝeneralan
direktoron d-ro Lee Jong-wook, kiu forpasis maje 2006, Margaret
Chan enoficiĝis kiel ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo.
Chan intervidiĝis kun laborantoj de la organizo post
mallonga labortransdono kun Anders Nordstroem, aganta ĝenerala direktoro
de la organizo. Ŝi diris, ke la organizo devas plibonigi la sanstaton
de du homgrupoj, t.e. afrikanoj kaj virinoj. Ŝi diris ankaŭ, ke
la organizo havos ses ĉefajn laborojn, nome disvolvado de higiena
afero, sekureco de higieno, fortigo de san-sistema kapablo, plibonigo
de informa interŝanĝo, intensigo de kunlaboro kaj altigo de laborefiko.
La 9-an de novembro 2006 Margaret Chan estis elektita
kiel ĝenerala direktoro de la Monda Sana Organizo.
|