Lastatempe, E Dongchen, estro de la Ĉina Antarkta Centro
de Termezurado kaj Mapado, diris, ke de la kuranta jaro Ĉinio konstruos
sian trian sciencesploran stacion sur interna glacikrusto de Antarkto
post la stacioj Granda Muro kaj Zhongshan. Nun glate iras la preparado.
Li diris, ke konstrui stacion sur la plej alta punkto
de antarkta glacikrusto signifas ke la ĉina esplorado al Antarkto
etendiĝos de rando al la interno de Antarkto. La nova stacio havas
pli konkretajn celojn, ekzemple profunda borado, observado de glacirivero
kaj observado de atmosfero.
Konstruado de nova stacio estas grava parto de la ĉina
plano de la Plano de Internacia Polusa Jaro. La stacio sidos en
loko pli ol 4000 metrojn super la marnivelo proksime al la plej
alta punkto de la interna glacikrusto de Antarkto. Ĉinio konstruos
stacion unue por somera esplorado kaj faros kelkajn esploradojn
per aŭtomataj instrumentoj. La fina celo de la programo estas konstrui
konstantan sciencesploran stacion en la sekvantaj 5 jaroj.
La Plano de Internacia Polusa Jaro (2007-2008) estas
granda internacia kunlabora plano de polusa esplorado kaj studado
kaj komenciĝos en marto 2007. Kelkdek miloj da sciencistoj el 60
landoj kaj regionoj de la mondo partoprenos la esploradon. La plano
havas 6 temojn: la situacio de polusa medio; ŝanĝiĝo de la polusa
regiono en la pasinteco kaj estonteco; interrilatoj de la polusa
regiono kaj la tuta mondo; fari Antarkton fronto de scienca esplorado;
observi la terglobon kaj spacon de suda kaj norda polusoj; kaj daŭrigebla
disvolvo de socio ĉe la polusa regiono.
|