La 6-an de januaro, okazis en Pekino la 4-a Ĉina Novjara 
              Forumo de Kulturaj Industrioj. Koncernaj fakuloj de la ĉina registaro, 
              specialistoj, en- kaj eksterlandaj kolegoj diskutis pri disvolva 
              strategio de la ĉinaj kulturaj industrioj. 
             Tiu ĉi forumo kun temo "Novigo de Strategio kaj 
              Disvolva Maniero de Kulturaj Industrioj" daŭris du tagojn. 
              Ĉeestantoj diskutis pri la novigo de disvolva strategio, regiona 
              disvolva maniero, investado kaj monkolektado, komerca maniero, fabrikmarko 
              kaj vendado de la ĉinaj kulturaj industrioj.  
              
               
                |