Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La centra registaro de Ĉinio donacos paron da grandaj pandoj al Hongkong

La 10-an de januaro, proparolanto de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio anoncis, ke la centra registaro de Ĉinio refoje donacos paron da grandaj pandoj al la registaro de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto.

En la lasta septembro, Donald Tsang, administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Distrikto, petis la Ŝtatan Konsilantaron de Ĉinio refoje donaci paron da grandaj pandoj al Hongkong ĉe la 10-a datreveno de ĝia reveno al la patrio. La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio akceptis la peton. La Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio elektos paron da viglaj, sanaj, junaj kaj generpovaj pandoj por donaci al Hongkong en la unua duonjaro de 2007. La elektado estis komencita en la ĉefa bazo de generado de pando kaj la rezulto estos ĝustatempe publikigita.

En 1999, la centra registaro donacis al Hongkong la grandajn pandojn An'an kaj Jiajia. Ili estis elektitaj en la rezervejo Wolong, Sichuan-provinco, en marto 1999, kaj nun bone vivas en la Hongkong-a Mara Parko.

En la fino de 2006 Ĉinio nombris 217 bredatajn pandojn, kies plejparto vivas en la Esplora Centro de Pando-protektado en Wolong, la Genezo-esplora Bazo de Granda Pando en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, la Pekina Zoo kaj la Helpocentro de Sovaĝaj Bestoj en Louguantai, Shaanxi-provinco en meza Ĉinio.