Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina polico firme batos ĉiujn terorismajn organizojn kaj iliajn krimajn aktivadojn

Lastatempe Wu Heping, proparolanto de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio, anoncis en Pekino, ke Ĉinio plue prenos severajn rimedojn kaj pliintensigos internacian kunlaboron por laŭleĝe bati ĉiujn krimajn aktivadojn de terorismaj organizoj kaj teroristoj.

Antaŭ nelonge la polico de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio frakasis teroristan trejnejon de "Orient-Turkestana Islama Movado", pafmortigis 18 kaj arestis 17 teroristojn de la organizo, kaj militakiris armilojn kaj municiojn por terorisma aktivado.

Li diris en gazetara konferenco okazigita de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio, ke la ĉina registaro oponas kontraŭ ĉiuj terorismaj aktivadoj en ia ajn formo. En kontraŭterorisma aktivado la ĉina registaro alte atentas preventadon, aktivan baton, altefikan trakton kaj plifortigon de internacia kunlaboro. Ĉinio difinas terorismajn organizojn kaj teroristojn laŭ "Kriminala Leĝo", "Ŝtatsekureca Leĝo" kaj koncernaj internaciaj konvencioj.